La Dundret estas 823 m ö.h. alta monto en Laponio, norda Svedujo en la areo de la komunumo Gällivare .
La monto estas naturrezervejo ekde 1970 kaj estas parto de la reto Natura 2000 . Ĝi elstaras super la arbarlimo, kiu kuras tien ĉirkaŭ 700 metrojn super la marnivelo. Dum ĝi estas uzata en la someraj monatoj kiel vidpunkto por la noktomeza suno (ĉiutaga busservo de la stacidomo), [1] la monto estas populara skiregiono en la vintraj monatoj kun tri skideklivoj de diversa malfacileco kaj unu seĝa telfero kaj kvin skiliftoj. [2]