Duonpelagianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sarkofago dirita de sankta Kasiano en abatejo de Sankta Viktoro en Marsejlo.

DuonpelagianismoSemipelagianismo estas teologia teorio kies formulado reiras al Sankta Kasiano el Marsejlo (ĉirkaŭ 360 - 435), Vincento el Lerino (mortinta antaŭ 450) kaj al aliaj monaĥoj de sudo de Francio. Laŭ ili, la homaj estuloj cele de sia savo povas/devas plenumi siainiciate la unuan paŝon en la direkto de Dio, nome ili kapablas tion fari per siaj homaj fortoj sen la helpo de la dia graco, kiu intervenas nur poste en dua momento.

Tiu doktrino provas precizigi, laŭ nova maniero, la rolon de la graco kaj de la libera volo en la homo vokita al la savo, nome la rolon de Dio kaj de la homo.

Ili akceptas ja jes ke la graco nepras por la savo (malsame ol pelagianismo), sed aliras specon de “semipelagianismo” opone al la radika pozicio de monergismo (efikas nur la graco) kaj de antaŭdestinismo, kontraŭ la pozicioj subtenitaj de Aŭgusteno de Hipono kaj ties skolo. Duonpelagianismo estis formale kondamnita en la Dua koncilio de Orange de 529, sed refloris epoke de humanismo, renesanco kaj klerismo [1] kaj reviviĝas ofte tie kaj tie en la kristana mondo, en kiu oni emas allasi ke la homa esto povas. cele de la savo, profiti de sia aŭtonoma volo kaj de siaj kapabloj veraj aŭ imagitaj, eventuale stimulitaj kaj ĉiukaze integritaj de la dia graco. Kutime temas pri nekonscia – kaj do nepeka – eraro.

Malamikoj de pelagianismo kaj semipelagianismo sin lokigis Luteranismo kaj la klasika Kalvinismo, eĉ ili – almenaŭ pasintajn epokojn - ili pri tiu teologia eraro akuzas la katolikan kaj ortodoksan ekleziojn.

Arminianesimo distingiĝas kaj el duonpelagianismo kaj el klasika Kalvinismo kaj oni povas ĝin taksi kvazaŭ formulado "intera" de la du doktrinoj: kun duonpelagianismo ĝi kundividas la enfazon pri la homa responso de "kunlaborado" kun la Dia Graco; Arminianismo, male, malkorformiĝas al kalvinismo kiam tiu asertas ke esta Dio, en sia libera iniciato kaj suvereneco, kiu movas la unuan paŝon en la homo, por al li liveri Sian Gracon.

Kaj la Katolika Eklezio kaj tiu Ortodoksa rifuzas kaj pelagianianismon kaj duonpelagianismon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Semipelagianismo allasas impreson ke la la homo savas sian aŭtonomion kaj liberan iniciaton eĉ rilate Dion. Sed la donaco de Dio – la dia vivo en la homo – estas tiel malsama – supernatura - ke nur Dio povas ĝin doni kaj realigi se la homo ĝin akceptas kaj kunlaboras. Vidu: Dia Graco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Pohle, Semipelagianism, in The Catholic Encyclopedia, Éd. Robert Appleton Company, New York, 1912.
  • Noël Duval, Jacques Fontaine, Paul-Albert Février, Jean-Charles Picard et Guy Barruol, Naissance des arts chrétiens, Éd. Ministère de la Culture/Imprimerie Nationale, Paris, 1991, (ISBN 2110811145)
  • Paul-Albert Février, Saints fondateurs et traditions hagiographiques in Le peuple des saints. Croyances et dévotions en Provence et Comtat Venaissin des origines à la fin du Moyen Âge, Académie de Vaucluse, / Éd. Aubanel, Avignon, 1987, ISBN 2906908002.