EUFOR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Operaco de EUFOR en Ĉadio/CR.

EUFORAlta Stabo de Eŭropa Unio estas la departamento de la Eŭropa Unio koncerna pri militaj operacoj, sekureco kaj defendo de la ŝtatoj membroj. Ĝi dependas rekte el la oficejo de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, aktuale, Catherine Ashton.

Ĝi okupiĝas pri pritakso de la situacioj, milita aŭ militista strategio, misioj Petersberg (Humanitara helpo, pluhavo de la paco, krizostatoj) kaj de ĉiuj operacoj regataj de la EU.

Tiuj operacoj estis gravaj en Eŭropo, ekzemple en Makedonio kaj Bosnio, sed ankaŭ for, ekzemple en Kongo, ĈadioCentrafrika Respubliko.