Eatonville (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenigo en Eatonville
Situo de Eatonville en Kantono Pierce kaj Vaŝingtonio
Cervego ĉe bestospektejo Northwest Trek

Eatonville estas urbeto en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono. En 2010 ĝi havis 2 758 loĝantojn. Ĝia poŝtkodo estas 98328. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-20260 kaj 1519161, respektive.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Thomas C. Van Eaton, algvidite de Indiano Henry, eksetlis la lokon en 1889, establante vendejon multe uzotan kaj de indiĝenaj kaj de enmigrintaj ĉirkaŭloĝantoj. Eatonville fariĝis grava ekirpunkto por vizitontoj al Monto Rainier. Antaŭ ol venis la fervojo, s-ro Eaton funkciigis diligencan servon por transporti turistojn de la stacio en Lake Park (nuna Spanaway) al la monto, kun tranoktado en Eatonville. Fervojo alvenis en 1902, kaj diversaj muelejoj kaj segejoj fondiĝis. En 1909 oni oficiale municipigis la urbeton. La ĉefa segejo fermiĝis en 1954. Lastatempe oni malfermis betonfabrikon. La ege ŝatata bestospektejo Northwest Trek situas apud Eatonville.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eatonville lokiĝas ĉe 46°52′6″N 122°16′12″W  /  46.86833°N, 122.27°U / 46.86833; -122.27 (Eatonville (Vaŝingtonio)) (46.868253, -122.270065). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbeto ampleksas areon de 4.4 km², tute sekteran.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://factfinder.census.gov/ United States Census Bureau. Kontrolita je 2008-01-31.
  2. http://www.EatonvilleChamber.com/history.htm EatonvilleChamber.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]