Ebenezer Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sir Ebenezer HOWARD [haŭard] (29-a de januaro 18501-a de majo 1928) estis brita esperantisto kaj urba planisto. Mortis 77-jara en Welwyn Garden City. Li estis pioniro de la ĝardenurba movado. Esperantistiĝis antaŭ 1907.

Frua vivo

Howard vojaĝis al Usono de Britio 21-jaraĝe, transloĝiĝis al Nebrasko, kaj baldaŭ malkovris ke li ne estis bone farmbienisto. Li transloĝiĝis al Ĉikago kaj laboris kiel raportisto por la kortumoj kaj ĵurnaloj. En Usono li konis poetojn Walt Whitman kaj Ralph Waldo Emerson. Howard ekpensis pri fojoj kiel plibonigi kvaliton de vivo.

En 1876 li revenis al Britio, kie li trovis laboron kun Hansard, kiu produktis la oficialan laŭvortan registron de Parlamento, kaj laboris dumvive kun ĉi tiu kariero.

Influoj kaj ideoj

Howard legis vaste, inkluzivante utopia romano de Edward Bellamy, Looking Backward, kaj pensis profunde pri sociaj aferoj. Tial li verkis libron en 1898 titolita "To-Morrow: A Peaceful Path to Real Reform" (Morgaŭ: Paca Vojo al reala reformo). Ĉi tiu libro proponis ideon de urboj sen kvartalaĉoj, kaj havante la bonaĵoj de kaj urbo (oportuno, distriĝo, kaj altaj salajroj) kaj kamparo (beleco, freŝa aero, kaj malaltaj luprezoj). Li ilustris la ideon kun sia fama Tri Magnetoj diagramo kiu demandis 'Kie popoloj iros?', kun la elektoj 'Urbo', 'Kamparo' aŭ 'Urbo-Kamparo'.

La libro proponis la kreadon de nova mezgrandaj suburboj, antaŭe planita, kaj ĉirkaŭigita de daŭra areo da agrikultura lando. Ĉi tiu "ĝardeno-urboj" estis uzata kiel ekzemplo por multaj suburboj. Howard kredis ke ĉi tia Ĝardeno-urboj estis la perfekta mikso de urbo kaj naturo. La urboj estus plejparte sendependaj, kaj administritaj kaj subtenitaj de la civitanoj kiu havis ekonomikan intereson pri ili.

Partopreno en UK-oj

Dum la 3-a UK en Kambriĝo okazis ekskurso al Letchworth per private luita trajno. Oni atendis 300 partoprenantojn, sed fakte estis 600. En Letchworth Howard atendis la vizitantojn kaj parolis en Esperanto pri la signifo de ĝardenurboj.[1] La geedzoj Zamenhof, kiuj estis invitataj de Cunnigham kune kun Sebert, uzis anstataŭ la trajno la aŭtomobilon kaj venis tro malfrue. La sekretario de la ĝardenurbo, P.D. Hugon, gvidis Klara Zamenhof tra la urbo.

Li partoprenis kun aliaj britoj en la UK 1912 en Krakovo (Pollando). Tie li prelegis pri siaj reformaj ideoj[2].

Honorigo

Ŝtata honorigo venis al li tro malfrue. Nur en 1927 li ricevis la kavaliran titolon "Sir ". George Bernard Shaw tamen en persona letero juste resumis liajn atingojn, dirante, ke por lia libro li meritas baronecon, por Letchword grafecon kaj por Welwyn dukecon[2].

Referencoj

  1. La teksto de la prelego troviĝas en La Revuo de 1907 sur la paĝoj 142 ĝis 144 kun raporto de Karl Fuchs.
  2. 2,0 2,1 Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/05, paĝo 15: Ebenezer Howard, pioniro pri ĝardenurboj verkita de Will Green.

Fontoj

Vidu ankaŭ

Trovu « Ebenezer Howard » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»