Ed Borsboom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ed BORSBOOM, en Esperanto Ed' Borsbomo (1936) studis germanistikon kaj estis docento pri la germana lingvo en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999. Li lernis Esperanton aŭtodidakte en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, aktivis en TEJO kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto. En 1976 aperis lia biografio Vivo de Lanti. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond kaj ekde la 90-aj jaroj en Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh, Vortoj de Andreo Cseh. Post 20 jaroj en la redakta stabo de Literatura Foiro, li okupis sin i.a. pri taskoj en La Gazeto gvidata de Eŭgeno kaj Lena de Zilah kaj depost 1995 prezidas la estraron de Internacia Esperanto-Instituto. En 2004 li ricevis la OSIEK-premion.

Verkoj