Edama fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edama fromaĝo
Deveno Edam
Graso 40 %
Formo Globo
Pezo ĉ. 1600 g
Origino pasteŭrizita bovinlakto
USDA NDB numero 01018
vdr

La edama fromaĝo estas duonmola nederlanda fromaĝo el bovina lakto. Oni verŝas el ĝi ĝenerale rondajn formojn kun pezo de 1–2 kg kaj kovras ĝin per ruĝa parafina tavolo. Ankaŭ ekzistas brikoformaj, ruĝkolorigitaj specoj. Oni originale kolorigis la ŝelon de la fromaĝo per cinabro por distingi ĝin disde la aliaj nederlandaj fromaĝoj. Hodiaŭ, la rolon de cinabro transprenis la parafino.

La interno de la edama fromaĝo estas sentrua, orflava, la gusto estas leĝere pikanta, tial oni uzas ĝin volonte por apetitvekaj nutraĵoj. Ĝi estas unu el la plej malnove venditaj fromaĝoj de Eŭropo (simile al la gouda-fromaĝo). Oni eksportas ĝin al multajn landojn.

La maturigo de la fromaĝo daŭras minimume du monatojn, sed kelkfoje eĉ unu jaron. La pli longa maturiĝo donas pli fortan guston, la fromaĝo iĝas pli malmola kaj milde fend-ŝela.

La fromaĝo ricevis sian nomon pro la devenejo, la nederlanda municipo Edam.[1][2].

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperantlingva bardo Claude Piron sub pseŭdonimo Johán Valano prikantis la laktaĵon per la kanzono "fromaĝ' el Edamo", publikigita fare de la eldonejo LF-koop en 1982 per la muzika kasedo "Frandu piron", realigita helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laurel Miller, Thalassa Skinner, Ming Tsai: Cheese For Dummies (anglalingve: "fromaĝo por komencantoj", poŝlibro de 2012, serio Culture Magazine, eldonejo John Wiley & Sons, paĝoj 209 kaj 210, ISBN 9781118099391, vidita je 2020-04-04
  2. "la historio de Edama fromaĝo", anglalingva artikolo en la retejo edam.com, vidita je 2020-04-04