Edelmiro Farrell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farrell kaj Perón, du de la figuroj de la Revolucio de 1943 en la Placo Majo, 1945.

Edelmiro Julián Farrell (Avellaneda (Bonaero), 12-a de februaro de 1887Bonaero, 31-a de oktobro de 1980) estis militisto, Prezidento, nome la kvara de facto, de Argentino el 1944 al 1946.

Politika agado

Dum la puĉo de 1943

En 1943 li partoprenis en la puĉo nomita Revolucio de 1943 kaj plenumis la postenojn de Militministro kaj Vicprezidento ĉe la registaro ''de facto'' fare de la generalo Pedro Pablo Ramírez ĝis kiam tiu estis elpostenigita, kaj li enpostenigixis (de facto) kiel Prezidento. Li prezidentis provizore el la 25a de februaro de 1944, kaj definitive pro rezigno de Ramírez, el la 9a de marto tiujare al la 4a de junio de 1946.

Prezidento de facto

En julio de 1945 Farrell anoncis prezidentajn elktojn, en kiuj elektiĝis demokratie kiel nova ŝtatestro Juan Domingo Perón, la 24an de februaro de la venonta jaro.

Eksteraj ligiloj