Edgár Artner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgár Artner
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1895 (1895-06-20)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aŭgusto 1972 (1972-08-12) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • teologo • lektoro
vdr

Edgár Artner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Artner Edgár estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, teologo.

Edgár Artner[1] naskiĝis la 20-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edgár Artner maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1918, poste li ekinstruis en Budapeŝto. En 1920 li iĝis teologia doktoro en la universitato. Inter 1923-1925 li plulernis en hungara instituto en Romo helpe de stipendio. Inter 1925 kaj 1936 li estis inspektoro en la seminario, inter 1928–1936 ankaŭ privata profesoro de la menciita universitato, inter 1936–1940 publika eksterordinara profesoro, poste publika ordinara profesoro. En la jaroj 1948 kaj 1949 li estis dekano. Inter 1950–1959 li instruis en eklezia akademio (memoru: la eklezia katedro ĉesis en la universitato). En 1954 li ricevis la titolon titulara abato, post la pensiuliĝo en 1959 papa ĉambelano.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az egyházi évnek, ünnepeinek és szertartásainak kimerítő leírása és magyarázata a művelt közönség számára (1923)
  • A Hittudományi Kar története (kunaŭtoro, 1935)
  • Ókeresztény egyház- és dogmatörténet I. (1946)
  • A keresztény. ókor régiségei (1958)
  • Ókeresztény egyházi földrajz (manuskripto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]