Eduard Ĥil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduard Chil (2009)

Eduard Ĥil (ruse, plennome Эдуард Анатольевич Хиль; naskiĝis la 4-an de septembro 1934 en Smolensk, Sovetunio; mortis la 4-an de junio 2012 en Sankt-Peterburgo estis rusa kantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Eduard Anatoljeviĉ Ĥil naskiĝis kiel filo de mekanikisto kaj librotenisto en Smolensk. Lia patra avo gvidis dum la cara epoko la lokan preĝejan ĥoron, kaj pro tio la nova komunista registaro arestis lin. Jam en sia junaĝo divorcis la gepatroj kaj li poste vivis ĉe la patrino. Kiam Smolensk estis bombardita, oni evakuis Ĥil kaj disigis de sia patrino. Oni transportis lin al regiono Pensa, poste en orfejon en urbon Ufa. La vvikondiĉoj en la orfejo estis tre malbonaj, ne ekzistis sufiĉe da manĝaĵo, ne estis sufiĉe hejtitaj la ejoj. Dum tiu tempo, Ĥil partoprenis en la teatraj ludoj por vunditaj soldatoj en la loka militista hospitalo. Post du malsukcesaj rifuĝoj, li sukcesis eskapi el la orfejo kun amiko kaj ili fine de 1943 reveturis al Smolensk, kie li serĉis la patrinon. Post la dua mondmilito, li laboris en fabriko. Li veturis en 1949 al Leningrad, kie li studis arton kaj samtempe ludis en la Kirow-opero sur la Vasiljevskij-insulo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1960, li sukcese finis kvinjaran kantistan studon en la Leningrada Konservatorio. Ankaŭ tiu studado, li plu kantis en operoj, ekzemple en rolo de Figaro en Le nozze di Figaro. Post la sukcesa fino de la studo, li komencis kantistan karieron, komence per popolkantoj, poste pop-kantojn. Lia unua solo-programo okazis en 1962 en Moskvo. Tie oni tuj rekonis lian kapablon kaj invitis lin en la sama jaro al la „Dua Tutrusia Konkuro de komencantaj artistoj“, kiun Ĥil venkis.

En la 1960-aj jaroj, li povis festi siajn unuajn sukcesojn en la Sovetunio. Li ricevis multajn distingojn kaj premiojn, kaj eĉ la Ordeno de ruĝa flago de la laboro en 1971 kaj la distingon Popola artisto de RSFSR en 1974. Li estis inter tiuj malmultaj sovetaj artistoj, kiujn oni permesis turneon en Eŭropo kaj Usono. Plimulto de la vizitintoj estis rusdevenaj personoj aŭ elmigrintaj rusoj de la unua generacio. Li kantis entute en pli ol 80 landoj dum sia kariero. Ĥil havis en 1973 televidan aperon en Svedio, kio estis por la rusaj artistoj tiutempe privilegio. Al komenco de la 1990-aj jaroj, lia populareco, sukceso malpliiĝis, paralele kun la kolapso de la Sovetunio. Li do faris turneon en 1994 kaj en rusio kaj en eksterlando. La prgramoj de Ĥil en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo estis kun granda intereso de la publiko.

Malfrua interreta fameco[redakti | redakti fonton]

Lia televidata kanto el 1976 (originale 1966 gesungenen), (ruse Я очень рад, ведь я, наконец, возвращаюсь домой, Eo Mi tre ĝojas, ĉar mi fine hejmenvenas.) igis lian nmomon denove internacie konata en 2010-12. Li kantis vokaligitan kantotekston, ĉar la cenzuroj ne permesis kanti la originalan tekston, kiel tro usonecan. La originala teksto temis pri vakero (bovopaŝtisto), kiu hejmnevenas al sia edzino Mary. Li kantis la malpermesitan tekston per „Hohohohoho“j kaj „Trololololo“j.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ĥil estis trafita je apopleksio en aprilo de 2012, li mortis en komato la 4-an de junio en Sankt-peterburgo. Li havis unu filon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]