Eduardo Zamacois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Zamacois

Eduardo ZAMACOIS (naskiĝis en 1876 en Piñar del Rio, Kubo, mortis en 1972), estis hispana verkisto.

Zamacois komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, profesio en kiu li restis dum multaj jaroj. Dum la Unua Mondmilito li estis korespondanto en Parizo de La Tribuna. Kiam li estis 19-jaraĝa, li publikigis sian unuan libron La enferma (La Malsanulino). En Zamacois aperas unue la literaturo de stilo onirika kaj hedonista, evidenta ĉe la novelo La Enferma(La Malsanulino). En Barcelono li redaktis la revuon Vida Galante (Gracia Vivo), kiu elmontras la saman stilon. Poste li publikigis plurajn verkojn de realisma literaturo, ekz. la trilogio Las Raices (La Radikoj). Zamacois fariĝis konata kiel la unua homo, kiu alportis el Francio la pikareskan novelon, la artan erotikan novelon, kaj la unua kiu kulturigis ilin. Al tiuj noveloj, krude realistaj, li aldonis ankaŭ psikologion, elegantan dececon, la homan forton.

Verkaro

  • La enferma (1895)
  • Consuelo (1896)
  • Punto negro (1897)
  • El seductor (1902)
  • Memorias de una cortesana (1904)
  • Sobre el abismo (1905)
  • Las confesiones de un niño decente (1916)
  • Memorias de un vagón de ferrocarril (1925)
  • Las raíces (1934)
  • Los muertos vivos (1935)
  • El asedio de Madrid (1938)
  • Un hombre que se va.... (1964) (memorias)
  • Desde mi butaca
  • El teatro por dentro

Eksteraj ligiloj