Edward Augustus Inglefield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edward Inglefield

Edward Augustus Inglefield (27-an de marto 1820 en Cheltenham - 5-an de septembro 1894 en Londono) estis brita admiralo kaj polusa esploristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inglefield jam ekservis en 1834 en la mararmeo. Lin komisiis en 1852 Lady Jane Franklin veturi al Barrow-marvojo, por partopreni la serĉadon de la brita polusa esploristo John Franklin sur areo de la Insuloj de reĝino Elizabeto kaj por liveri helpmaterialojn por la tie troviĝinta eskadro. Dume li ankaŭ esploris la nordajn bordojn de la Baffin-golfo. Li nomumis en 1852 la Ellesmere-insulon post Siro Francis Egerton, unua earlo de Ellesmere.

Li atingis la 16-an de aŭgusto Upernivik kaj eniris Smithsund (ĝis 78° 28' 21'' norda latitudo). John Ross asertis, ke tiea vojo estas fermita, sed Inglefield trovis ilin malfermite kaj tiel montris la ĝustan vojon por ĉiu posta ekspedicio. Li ankaŭ atingis Jonessund ĝis 84° 10' okcidenta longitudo.

Li ekveturis denove en 1853 kaj 1854, por transporti stacionantajn homojn sur la Beechey-insulo reen al Grand-Britio.

Inglefield iĝis en 1875 vicadmiralo.

Inglefield ricevis pro siaj povumoj Oran medalon fare de la Reĝa Geografia Societo en Londono.

Siro Edward August Inglefield mortis la 5-an de septembro 1894 en Londono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Report on the Return of the Isabel from the Arctic Regions. (In: Journal of the Royal Geographical Society. 1853, S. 136)
  • A Summer Search for Sir John Franklin. Londono 1853