Edward Hicks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paca reĝlando, ĉ. 1834

Edward Hicks (naskiĝis en 1780; mortis en 1849) estis usona pentristo. Li estis ano de kvakerismo kaj pentris naive.

Vivo

La patrino de Edward Hicks mortis kiam li estis ankoraŭ suĉinfano kaj la familio, kiu akceptis lin estis kvakeroj. Hicks adoptis tiun religion. Li eklaboris ĉe ĉarkonstruisto kaj lernis pentri enajn ornamojn sur la veturilojn. Pli poste li sendependiĝis kaj kreis entreprenon por ornami meblojn kaj diversajn objektojn.


Verko

La plej famaj pentraĵoj de Edward Hicks estas certe la diversaj versioj de Peaceable Kingdom (paca reĝlando). Ili ilustras la versojn de la libro de Jesaja en la 11-a ĉapitro: "Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos." Multaj el la pentraĵoj de Hicks montras ankaŭ fone la faman traktaton de William Penn por fondi la ŝtaton Pensilvanio.

Galerio

Eksteraj ligiloj

greke The Worcester Art Museum greke The Philadelphia Museum of Art greke The Newark Museum: American Art greke The National Gallery of Art greke Edward Hicks dans Artcyclopedia