Edwin Götze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin Götze
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1913 (1913-12-21)
Morto 7-an de novembro 1987 (1987-11-07) (73-jaraĝa)
Okupo
Okupo forstisto
vdr
Mapo de 1957 montranta la necesan luktadon kontraŭ la damaĝaj pingeometroj, dum oficis Götze kiel ĉefforstisto.
La iama forstista domo en Arnstadt, dum jaroj la deĵorejo de Götze.

Edwin GÖTZE (naskiĝis la 21-an de decembro 1913 en Gösselsdorf, mortis la 7-an de novembro 1987 en Arnstadt), estis germana forstisto.

Vivo ĝis la fino de la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La filo de farmisto kaj gastejestro faris la abiturientan ekzamenon ĉe la nehumanisma gimnazio de Leutenberg.

Laŭ lia plej arda deziro li akiris la 1-an de majo 1931 la licencon al forstista kariero kiu komenciĝu per 8 jarojn longa trejnado ĉe turingiaj forstaj oficejoj. Pri teoriaĵoj li trejnitis precipe ĉe la faklernejo de Wittlich, poste li sukcesis trapasi la finan ekzamenon pri forstisteco distrikta en Ilmenau. Dum tiu tempo la mondmilito eksplodis kj li rekrutiĝis; kaj militante li renkontis Marie Ilse Christ el la regiono Transilvanio. Kun speciala permeso ili rajtis geedziĝi en majo de 1944.

Novaj taskoj postmilitaj[redakti | redakti fonton]

En 1945 li revenis el franca militkaptado Turingion. Poste li fariĝis distrikta forstisto en Reichmannsdorf. De tie li foriris (ĝis 1949) deĵori en la oficejo forstista de Gehren kaj gvidis kontraŭbataladon de la bostrikoj. Post mallonga deĵoro en Heyda li kunorganizis la starigon de distrikta forstoficejo en Arnstadt. Necesis organizi la ŝtatan forstekonomion; Götze dum tiu tempo estis teknika gvidanto en Gehren.

En 1953 li nomumitis supera forstisto kaj ekgvidis la oficejon ĉe Bahnhof-strato nr. 21 en Arnstadt. Tie li entuziasme klerigis junajn forstistojn kaj ekzamenis ilin, dume li nelacigeble kaj neskueble laboradis por la protektado de la medio. Aparte li pledis por konservado de naturprotektregiono ĉirkaŭ la Kasteloj Tri Gleichen, la bosko ĉe Oberndorf apud Arnstadt kaj la arbaroj sur la Alteburg-monteto.

En 1959 li iĝis inĝeniero forstista (ekzamenejo estis la faklernejo de Ballenstedt) kaj dediĉis sin al la kultivado de rapide kreskantaj arbospecoj: la forstoficejo produktis latbarilojn el legno en la Triglis-muelejo kaj Götze sekve fariĝis entreprenisto.

Popolkleriganto multtalenta[redakti | redakti fonton]

Li ĉiam ŝatis montri al infanoj kaj junuloj la arbaron, la naturon kaj la bestojn kaj gajni ilin por la altestimo de la naturo. Multaj Arnstadt-anoj memoras siajn unuajn renkontojn kun kapreolidojn en la forstista ĝardeno aŭ aliajn enkondukojn en la miraklojn de la arbaraĵoj, sen paroli pri liaj multaj lumbildprelegoj. Li ankaŭ lernigis blovi la ĉaskornon al multaj. Krome li famiĝis kiel abelbredisto.

Li ĉiam havas orelon malfermita al la zorgoj de la civitanoj, helpis al ili planti fruktarbojn kaj aliajn kreskaĵegojn sur privata grundo kaj taksis damaĝojn faritajn fare de sovaĝaj porkoj. Ne tro respektante sian sanon, li neĉese engaĝiĝis por la preservado de verdaj zonoj en kaj ĉirkaŭ Arnstadt kaj pensiuliĝis en 1979. Sed ankaŭ post la retiriĝo li ankoraŭ pretis kiel ŝatata spertulo kaj aminda samtempulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Forstista domo de Arnstadt

Fonto[redakti | redakti fonton]