Leutenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leutenberg
Blazono
Leutenberg (Germanio)
Leutenberg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036734
Poŝtkodo 07338
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073106
Subdivido 12 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Ernst Tänzer
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 2027 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 11° 27′ O (mapo)50.56400611.455528Koordinatoj: 50° 34′ N, 11° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 57,17 km²
Oficiala retejo http://www.leutenberg.de
vdr

Leutenberg [LOJtnberk] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2027 loĝantojn. La liberaera naĝejo Alexandrabad nombriĝas inter la plej bele situantaj naĝejoj de tuta Turingio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dinastio de Lutenburg unue menciitis en 1187; ties vilaĝo malsupre de la burgo estiĝis en la 13-a jarcento (endokumenta mencio kiel urbo estas de 1326). Inter 1326-1564 la burgo estis rezidejo de flanka linio de la grafoj de Schwarzburg. En la najbara vilaĝo Kaulsdorf-Hockeroda troviĝis la kuprofandadejo Saigerhütte Leutenburg: ĝi estis tiam la plej lukra ercprilabora entrepreno de tuta Meza Germanujo. Fajrego de 1800 detruis ĉion krom la burgon Friedensburg, ankaŭ la dominikana monaĥejo kiu funkciis inter 1395 kaj 1533. Sekvis rekonstruo de la urbokerno sur tute rektangula horizontala projekciaĵo. En la 20-a jarcento ekfloris turismo en la urbo, kion atestas ekz. la iama Katja-Niederkirchner-ripozdomo. Ĝi malkonstruitis en decembro 2021.[1] Kastelo Friedensburg, hodiaŭ fakkliniko dermatologia, estis oficiala gastdomo de la GDR-registaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Leutenberg estas urbo ĉe la rivero Sormitz, flanka rivero de Loquitz, meze de la Naturparko Thüringer Schiefergebirge-Obere Saale. La urbo havas naŭ kvartalojn:

  • Dorfilm
  • Herschdorf
  • Hirzbach
  • Kleingeschwenda
  • Leutenberg
  • Landsendorf
  • Munschwitz
  • Schweinbach
  • Steinsdorf

Kvar aliaj teritorioj ne formas vere propran kvartalon: Grünau, Löhma, St. Jakob, Unterhütte/Oberhütte. Ĉirkaŭ Leutenburg estas sep valoj, nome:

  • Hüttengrund (Kiesbachtal)
  • Sormitztal
  • Lemnitztal
  • Ilmtal
  • Herschdorfer Tal
  • Kalkgrubental
  • Hinktal

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kirko Sankta Maria Magdala[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis post la urba fajrego inter 1812-15 supre de la centra bazarplaco estante rektangula hala kirko kun turo uesta. Ene estas malalta plafono kaj galerioj du kun moedesta ambonaltaro kaj skulptaĵo pri Kristo dum ĉasado de ĉirkaŭ 1510. Laŭdire temas pri verko de Hans Gottwalt von Lohr el Saalfeld (Saale).

Kapelo Sankta Ciriako[redakti | redakti fonton]

Sur la tombejo kaj ĉe la piedo de la burgo troviĝas malgranda rektangula kapelo datumante el la 15-a jarcento. Ĝi alikonstruitis en 1714 ĉe la fenestroj. La plafono ene estas plata kaj ligna, la orgeno sur galerio estas oriente. Sur la tombejo estas ankoraŭ kelkaj tomboŝtonoj barokaj.

Friedensburg (nomo ekde 1564)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastelo Friedensburg.

La kastelo troviĝas sur kono monta dekliva kaj menciitis endokumente ekde la 14-a jarcento. La grafoj de Schwarzburg-Leutenberg igis pligrandigojn konstruajn inter la jaroj 1491 kaj 1524 (nordaj, sudaj, orientaj aloj kaj tri ĉeportalaj ejoj). Bruloj estis en 1695, 1726 kaj 1934. En 1646 fariĝis noviĝo de la ekipaĵoj kaj diversaj trabfakaĵoj. Bedaŭrinde nur malmulto konserviĝis pro la fajroj kaj daŭraj novigoj. Post restaŭradlaboroj inter 1953-55 ĝi servis kiel feria hejmo, ekde 1993 ĝi estas kliniko faka. La komplekso burga tre similas al Hoher Schwarm en Saalfeld. La lasta brulo de 1934 detruas la kapelon kaj la plejmulton de la internaĵoj (ekz. la stukajn plafonojn).

Naturparkdomo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la urborando (Wurzbacher Straße nr 16) en la direkto de Wurzbach kaj rekte ĉe la Sormitz-migradopado interesa naturparkdomo (germane: Naturparkhaus) kun fascinaj daŭraj ekspozicioj pri rojoj, arbaroj ĉe Rennsteig kaj la burgoj de ĉe Saale kaj la geologia historio de la protektika parko Skista mondo (Schieferland). Videblas ankaŭ belegaj mineralaĵoj.

Regionhistoria muzeo[redakti | redakti fonton]

En iama ŝufarejo troviĝas la regionhistoria muzeo (germane: Heimatmuseum Leutenberg (Herrngarten nr 7). Ĝin ĉirkaŭas eta herba ĝardeno. Oni informiĝas pri la urba historio kaj la grafa flanka linio. Krome endkondukoj estas en la disvolviĝo de diversaj metioj kaj agrikulturo. Originala ŝufarista laborejo gape esploreblas krome. Ankaŭ la historio de la fajrobrigadoj - kiuj ofte konfrontiĝis la brulegoj enurbaj - prezentatas kiel ankaŭ la evoluo de forstistaĵoj, burĝara vivo, filmofarado kc.

Homoj rilataj al Leutenberg[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]