Edziniĝo de la Virgulino (Perugino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ARTA VERKO
“Edziniĝo de Caen”
Edziniĝo de la Virgulino
titolo: Edziniĝo de la Virgulino
artisto: Perugino (Italio)
dato: 1501-1504
verko: Pentraĵo
tekniko: Surtabula olea pentraĵo
alteco: 234 cm
larĝeco: 186 cm
urbo: Caen (Francio)
konservado: Muzeo de Belartoj de Caen

La Edziniĝo de la Virgulino estas surtabula oleo-pentraĵo (234x186 cm) de Perugino, datigebla al 1501-1504 kaj konservita en la Muzeo de Belartoj de Caen, en Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La verko estis origine pentrata por la Kapelo de la “Sankta Ringo” en la Katedralo de Peruĝo, kie konserviĝis la legenda nupta ringo de la Virgulino. La kapelo, finita en 1489, estis dekoraciita post kiam la relikvo, ŝtelita en preĝejo de Chiusi, estis reakirita.

La granda altarpanelo, post esti dekomence komisiita al Pinturicchio, estis poste re-komisiita al Perugino, kiu ĝin pretigis laborante ekde 1501 ĝis 1504. Per la napoleonaj rabantaj leĝoj, en 1797, la pentraĵo estis konfiskita kaj donita al la onklo Joseph Fesch, kies kolektoj estis akiritaj, en 1845, parte, de librovendisto de Caen en Normandio, Bernard Mancel, kiu en 1872 ĝin cedis al la loka Muzeo. Ĉiu provo de la komunumaj aŭtoritatoj de Peruĝo por rehavigi la verkon malsukcesis.

Priskribo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La komponado de la pentraĵo revokas la transdonon de la ŝlosiloj kiun Perugino estis freskinta dudek jarojn antaŭe ĉirkaŭ en la Siksta Kapelo: reaperas, fakte, en la fono la granda oktangula plantacentra establaĵo (simbolo de la Templo de Jerusalemo), ĉe la fino de pavimo de perspektivaj fakoj, kiu amplifas la scenon de la unua nivelo laŭ idealo de geometria racio kiu estis fariĝinta unu el la emblemoj de la itala Renesanco, aparte post kiam ĝi estis reprenita ankaŭ Rafaelo en la famega Edziniĝo de la Virgulino nun en la Pinakoteko de Brero (1504). La establaĵo stariĝas sur la pinto de ŝtuparego, kaj havas kvar renesancajn porĉojn kun duoncirklaj arkoj kaj kupoletoj koresponde de la kvar precipaj flankoj, kie malfermiĝas kvar portaloj kun timpanoj triangule identaj. La motivo de la arkaĵo, blinda, aperas ankaŭ en la minoraj flankoj. Trans la markfona kornico, la dua pentra estaĵo prezentas dekoracian framon per pilastraj frisoj, ŝajnaj fenestropreto kaj kornico, en kiuj fermiĝas retangulaj fenestroj kun arkaj timpanoj. La kronada formo, kun balustra sapeo, kiu estas kupolo kun bakitagilaj tegoloj, tranĉita per la supera bordo de la pentraĵo kiu ĝin ŝajnigas eĉ pli gravan ol la vero. Temas pri establaĵo kiu memorigas la klasikan idealon de la Renesanco, same kiel ĝin imagis la tiuepokaj intelektuloj baziĝante sur la eseoj de Leon Battista Alberti: reale la formoj de la roma arktekturo neniam produktis establaĵon kun tiaj elementoj. Kiel en la plej granda parto de la peruginaj verkoj, la komponado estas starigita laŭ kriterioj de simetrio, movigitaj per la ritma variado de la elementoj.
La drapiraĵoj refalas pezaj kaj lumaj kiel kolormakuloj, kun efiko "banita" kiun Perugino lernis dum restado en Florenco en la butiko de Verrocchio.

Versio de Pietro Perugino.
Versio de Rafaelo.

La surfona pejzaĝo montras dolĉajan montetojn, punktitajn per gragilaj arboretoj, kiuj laŭgrade malentensiĝas en fora horizonto, allasante impreson de spaco senfine vasta kaj profunda.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vittoria Garibaldi, Perugino, in Pittori del Rinascimento, Scala, Firenze 2004 ISBN 88-8117-099-X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]