Efekto de Moegel Dellinger
El Vikipedio
Dum jaroj kun intensa aktiveco de la Suno povas okazi intensa rentgena radiado de la suno, nomita flare en angla. Kiam tiu elektromagneta energio atingas la atmosferon de la tero, la rentgena radiado povas atingi la D-tavolon de la Ionosfero, t.e. ĝis ĉ. 70 km super la surfaco de la tero kaj forte ionizi ĝin. La efiko malpliigas la disvastiĝon de frekvencoj ĝis ĉ. 300 MHz. Tio okazas nur je la taga flanko de la tero. Post ripetitaj flare-oj povas okazi parta ĝis tuta foriĝo de radio-kontaktoj je mallongaj ondoj. La fenomeno povas daŭri kelkajn minutojn ĝis kelkajn horojn. La efekto estis trovita ĉ. 1930 de la germano Hans Mögel elp. Megel. 1935 la usonano John Howard Dellinger prezentis ĝin al la usona standardiga oficejo.
Literaturo [redakti]
- Alois Krischke: Rothammels Antennenbuch. DARC-Verlag, 12. Auflage, 2001 (germana)