Efiko Tyndall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suspensio de faruno en akvo aspektas blua, ĉar la blua lumo estas pli forte difuzata de la farunaj partikloj ol la ruĝa.

La efiko Tyndall estas fenomeno de difuzo de la lumo far de materiaj partikloj, kies dimensioj estas kompareblaj al tiuj de la lumaj ondolongoj. Tiu efiko estas videbla en la koloidaj miksaĵoj, emulsiojsuspensioj, aŭ en aero ŝarĝata da nebulo, pulvofumo.

Ĝi ricevas sian nomon de la irlanda fizikisto John Tyndall kiu, en la 1860-aj jaroj, studis la fenomenon sen sukcesi trovi ĝian kompletan priskribon. La germana fizikisto Gustav Mie klarigos ĝin en 1908. Tiu fenomeno estas hodiaŭ klarigata en la kadro de le difuzo de Rayleigh.

Difuzo de la sunaj radioj tra nebulo