Ejakulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homa ejakulaĵo

Ejakulaĵo estas sekrecio de seksaj glandoj de masklo konsistanta el spermoj kaj sema plazmo.

La spermoj estas produktataj en testikoj kaj la sema plazmo en aldonaj seksaj glandoj. La ecoj de la ejakulaĵo, t.e. kvanto kaj denseco de spermoj, koloro, bonodoro, pH estas donitaj de speco de besto. La kvalito de la ejakulaĵo difinas taŭgecon de la masklo por uzo al ras-reproduktado.

La ejakulaĵo plej ofte havas lakte blankan koloron, iam hele flavsimilan koloron. La ejakulaĵo servas kiel transportanta membro de spermoj dum la reproduktado, kiu liberiĝas dum la plialtiĝinta seksa aktiveco. Ĝi donas idealan medion por la spermoj, kiuj kapablas en ĝi supervivi dum certa tempo kaj do ebligi fekundon de la ovolo.

Ejakulaĵo ĉe homo

La ejakulaĵo ĉe homo elkorpiĝas dum procedo, kiu nomiĝas ejakulo. Dum unu ejakulo ĉe homo liberiĝos porcio, kiu respondas proksimume de enhavo de te-kulereto. En tiu ĉi unu porcio de spermo troviĝas 200 ĝis 500 milionoj da spermoj, kio kreas 2 ĝis 5 % el la suma konsisto de la spermo.