Ekipaĵo por lingvokonstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekipaĵo por lingvokonstruado estas kolekto de dokumentoj HTML skribitaj de Mark Rosenfelder kaj gastigataj de la retejo Zompist.com. Ĝi estas konceptita por ofici kiel gvidilo por la kreado de planlingvoj. La ekipaĵo progresas komencante de la plej simplaj rilatoj de la lingvaĵo daŭrigante ĝis la plej komplikaj, startante de la fonologio kaj skribmanieroj por poste analizi la vortojn, trapasante ĉiun eblan karakterizon de la gramatiko ĝis fina priskribo de la lingvaj registroj kaj dialektoj. Tiu ĉi laŭgrada progreso, akompanata de sugestoj kaj avertoj por eviti la plej kutimajn misaĵojn dank' al bona kvanto da ekzemploj prenitaj de la etnaj lingvoj kaj granda dozo de humuro, gajnigis al la ekipaĵo la popularecon kaj la respekton, kiun ĝi hodiaŭ ĝuas en la komunumo de lingvokonstruantoj ĉeestantaj en interreto. Ĝia sukceso estis tiel granda, ke ĝi obtenis tradukojn el la angla (la origina lingvo, en kiu ĝi estas skribita) al la itala kaj portugala dank' al la laboro de la ŝatantoj.

Alia rimedo simila al la Ekipaĵo por lingvokonstruado de Rosenfelder, kaj el ĝi ankaŭ inspirita, estas How to create a language de Pablo Flores.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]