Eklezimuzikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eklezimuzikisto estas muzikisto, kiu laboras en eklezia komunumo kiel orgenisto kaj/aŭ ĥorestro. Tio povas esti ĉefprofesie, kromprofesie aŭ eĉ volontule. Uzata kiel eklezia profesinomo estas ankaŭ kantoro. Ĉi tiu nomigo ekestas el la malnova eklezia tradicio inkluzive la judajn sinagogojn kaj devenas de la latina cantare „kanti“. Kantoro estis kaj estas kantisto aŭ ĉefkantanto kun apartaj liturgiaj taskoj ene de diservomeso, ekz. la psalmokantado. El tiu ĉi do ekestis la ĥordirektado kun ĉiuj taskoj de la ĥorpedagogio kiel voĉformado, probmetodaro kaj direktado, foje inkluzive la orkestrodirektado. Per la kunigo de ĉiuj agadoj (orgenisto kaj ĥorestro aŭ en la muzika pedagogio) ekestis la profesio eklezimuzikisto. Separo de ambaŭ postenoj „orgenisto“ kaj „ĥorestro“, kiu estas kutima ekz. en grandaj preĝejoj en Francio, en Germanio pli maloftas.

Instruado[redakti | redakti fonton]

En Germanio la profesia kvalifikiĝo de eklezimuzikistoj klasifikiĝas laŭ kvar gradoj:

  • D-ekzameno: eklezimuzikisto kun instruado en la eklezia distrikto kaj ekzameno, antaŭe nomita „helpa eklezimuzikisto“
  • C-ekzameno: ĉ. dujara studado ĉe C-seminario aŭ eklezimuzika lernejo kun fina C-ekzameno por la kromprofesiado; en Bavario ankaŭ akirebla per studado ĉe profesia faklernejo por muziko
  • B-ekzameno: kvarjara studado kun B-ekzameno ĉe eklezimuzika lernejo, muzika altlernejoakademio por la ĉefprofesia servo
  • A-ekzameno: 4- ĝis 6-jara A-studado aŭ aldona studado por B-eklezimuzikistoj, ĉiufoje kun A-ekzameno por la ĉefprofesia servo ĉe la ĉefaj preĝejoj kun apartaj artaj pezocentroj ekz. en la ĥormuziko aŭ la orgenludado samkiel gvidaj taskoj (eklezimuzika direktoro) en ekleziaj distriktoj

La instrukanono de ĉefprofesia eklezimuzikisto enhavas kutime la fakojn: literatura orgenludado, liturgia orgenludado, pianludado, kantado, ĥordirektado, orkestrodirektado, partiturludado, ĝeneralbasa ludado, tonmetado, aŭdinstruo, liturgiismo, himnologio, muzikologio, orgenkonstrua instruo kaj eklezia instruo.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la eklezimuziko kreskagrade ankaŭ estas la muzikpedagogo en la komunumo. Krom liturgiaj kaj artaj taskoj (ekz. direktado de koncertoj por ĥoro kaj orkestro aŭ la koncertado per orgeno) la muzikpedagogia prizorgado por amatoro en ĥoroj kaj grupoj okupas grandan parton de lia agado, kiu etendinĝas parte ĝis la porinfana ĝenerala muzikedukado en infanĝardenoj de la eklezikomunumo. Krome la edukado de krom- aŭ honorprofesiaj eklezimuzikistoj (pianluda kaj orgenluda instruo samkiel ĥordirektado) apartenas al la taskaro precipe de la ĉefprofesiaj eklezimuzikistoj.

La taskaron difinas laŭkaze la respektivaj komunumestroj aŭ la ekleziaj distriktoj (depende de la dunginto), ofte ankaŭ la financaj eblecoj estas decidigaj.

Profesia situacio[redakti | redakti fonton]

Dum kiam ekde ĉ. 1950 precipe en Germanio okazis amleksa disfakigo de la studado (orgenistolernejoj iĝis „eklezimuzikaj lernejoj“, el eklezimuzikaj lernejoj iĝis akademioj kaj altlernejoj kun adekvate kvalifikitaj ekzamenoj), la supre menciitaj postenoj iĝis fiksitaj dungitecoj kun laŭa buĝeto por eklezimuziko. Ĉi tiu evoluo establis tiel la profesion en Germanio, alie ol en aliajn landoj, kiel protektata profesiogildo en ĉiuj artaj, liturgiaj kaj muzikpedagogiaj sferoj. Ĉi tiu tendenco ekde multaj jaroj regresas. Ja ĉiujare ekzamentitoj forlasas la altlernejojn, la okupigo de postenoj tamen reduktiĝas pro financaj kaŭzo al honorarikontraktoj kaj partaj postenoj aŭ al degradigoj de A-postenoj al B- aŭ C-postenoj aŭ ekde C- al D-postenoj. Respondmove tamen oni ankaŭ kreas novajn postenojn transregionajn (regiona kantoro, distrikta kantoro), kiuj celas la edukadon kaj prizorgadon de kromprofesiaj kaj honoroficaj orgenistoj kaj ĥorestroj samkiel projektlaboron (ekz. probado kun ĉiuj regionaj „trombonĥoroj“ por eklezia evento en la regiono).

Kelkregione (precipe por malgrandaj komunumoj) al la taskoj de eklezimuzikisto pli kaj pli aliĝas aliaj ekleziaj taskoj (administrado, junularlaboro ktp.).

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam la eklezimuzikistaj postenoj plejparte limiĝas sur ambaŭ granda eklezioj, pro la subdivido en diferencaj landaj eklezioj samkiel episkopujoj ne eblas certigita statistiko.

Evangelaj eklezimuzikistoj en la regiono de la Evangela Eklezio en Germanio:

1994 2006
ĉefprofesiaj postenoj 2270–2350 1680–2000
el tiuj A-postenoj 25% 25%
nombro de 100%-postenoj 85% 42%
kromprofesiaj postenoj 16.500 17.000

En la romkatolika eklezio en Germanio komence de 2006 aktivis ĉ. 1600 ĉefprofesiaj kaj 8000 kromprofesiaj eklezimuzikstoj. En 2004 ĉ. 400 evangelaj samkiel ĉ. 300 katolikaj studentoj estis enskribitaj ĉe la ekleziaj muzikaltlernejoj. Meze de 2006 estis 392 evangelaj studentoj.