Eklogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eklogo estas subĝenro de la lirika poezio dialogata foje simile al malgranda teatraĵo en ununura akto. Pri ama temo, ludas unu aŭ variaj paŝtistoj kiuj priskribas sentojn aŭ pewjzaĝojn kaj rakontas aferojn en kamparan paŝtista medio kie naturo estas paradiza kaj kie kudas gravan protagonecon muziko. Kiel lirika subĝenro disvolviĝas foje pere de monologo fare de paŝtisto, plej ofte, per dialogo inter paŝtistoj.

Las unuaj eklogoj estis Idilioj (en greka, "poemetoj" aŭ "malgrandaj kantoj") de Teokrito; poste verkis ilin Mosko, Biono de Smirno kaj aliaj aŭtoroj laŭ ties influo. La latina verkisto Vergilio (1-a jarcento a. K.) per siaj Eklogoj (en greka, "selektoj") aŭ Bukolikoj aldonis membiografiajn elementojn, kaj faris ĉiun paŝtiston fikcia rolulo kiu kaŝis realan personon: Kaj Cilnio Meceno, Aŭgusto ktp. Kelkaj el ili eĉ estis ludataj en Romo. Ankaŭ aliaj latinaj verkistoj verkis same eklogojn, kiaj Nemesiano, Kalpurnio SikuloAŭsonio.

Tiu renovigo pasis al la posta bukoliko, tiele ke foje la roluloj de la eklogoj reprezentis realajn rolulojn. Tra Giovanni Boccaccio kaj tra la tuta Renesanco kaj la Arkadio de Jacopo Sannazaro la ĝenro rekuperiĝis mikse al komponoj en verso en rakonta marko proza, kaj disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉu verse, ĉu kiel eklogoj intermetitaj ene de paŝtista romano. En hispanaa literaturo verkis eklogojn ekzemple Juan del Encina, Lucas Fernández, Garcilaso de la Vega, Juan Boscán, Lope de Vega, Pedro Soto de Rojas, Bernardo de Balbuena kaj Juan Meléndez Valdés.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]