Ekosezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekosezo (france écossaise = skota [danco]) estas origine skota rondodanco laŭ 3/2-a aŭ 3/4-a takto, akompanata per sakfajfilo. Ekde la 18-a jarcento oni nomas tiel, deire de Francujo, kontraŭdancon de vigla movo laŭ 2/4-a takto, dancatan en kortegaj rondoj. Tiu ĉi danco estis ankaŭ enprenata sub la arnomon anglezo.

La ekosezo estis aparte je la fino de la 18-a kaj je la komenco de la 19-a jarcento populara en Francujo kaj Anglujo. Gravajn komponistoj kiel Beethoven, Schubert kaj Frédéric Chopin komponis ekosezojn.