Eksplodaĵa teĥniko
Eksplodaĵa teĥniko estas parto de teĥniko, fiziko kaj matematiko.
Enhavo |
[redakti] Tasko de eksplodaĵa teĥniko
La eksplodaĵa teĥniko diskutas kaj ekzamenas la eksplodojn kaj la eksplodoforton, la direktojn de eksplodoj, la eksplodaĵojn aŭ eksplodajn substancojn, la kampojn pro uzi la eksplodoteĥnikon kaj la eksplodkapsulojn.
[redakti] Speciala vortaro
- Oni diskutas ankaŭ la eksplodkapablon, oni "eksplodigas" malnovajn kamenojn de malnovaj fabrikoj.
- Oni uzas la eksplodŝarĝojn aŭ eksplod-patronojn.
- Oni uzas la detonaciigilon kaj oni aŭdos la detonacion.
[redakti] Simila malnova teĥniko
Oni povas ankaŭ partigi la ŝtonon pr specialaj dilataj substancoj kaj akvo. Oni boras multajn truojn en linio en ŝtono kaj plenigas kun ligno kaj uzas akvon. La akvo lasas fonti la lignon kaj premas la ŝtonon en du partoj. La substanco laboras en direkto de proksima truo aŭ "libera aero". Hodiaŭ oni havas ankaŭ specialajn ĥemikajn substancojn.
[redakti] Leĝoj pri eksplodaĵoj
[redakti] Tasko de leĝoj
La leĝoj pri eksplodaĵoj estas tre gravaj. Oni trovas informon pri uzado de eksplodaĵoj kaj pri profesia edukado de fakulo.
[redakti] Legitimacioj de tipo A, B, C
Ekde jaroj 1982 oni havas en Svisujo 3 tipojn de legitimacioj A,B,C pri uzado de eksplodaĵoj.
[redakti] Legitimacio de tipo A
La tipo A estas por kamparanoj. Li faras nur tre simplajn ekŝplodojn pri unuopaj ŝtonoj kaj arboj.
[redakti] Legitimacio de tipo B
La tipo B estas por profesia fakulo, li faras multajn eksplodojn en tuneloj aŭ en publikaj laboroj. Tiu faras la eksplodojn de eksplodestro.
[redakti] Legitimacio de tipo C
La eksplodestro kun legitimacio de tipo C planas kaj projektas detale la eksplodojn kaj kontrolas detale la laborojn de fakuloj kun legitimacio B.
[redakti] Ekzemplo de tuneleksplodo
- Oni devas diskuti kaj plani la eksplodon.
- Oni diskutas la uzon de elektraj detonaciigiloj aŭ de la eksplod-ŝnuroj.
- Oni havas simplan situacion kaj oni volas fari totalan, kompletan eksplodon per elektraj detonaciigiloj.
- Oni boras la konturon per multaj truoj en linio.
- Per la eksplodo oni volas nur klaran konturan linion.
- Laŭ speciala plano de eksplodestro kun legitimacio de tipo C oni boras malgrandajn kaj tre grandajn truojn ankaŭ en la centro, "la koro" de (laŭ germana lingvo) la tunela - "brusto".
- Oni boras ankaŭ la aliajn partojn.
- Oni metas la eksplodŝarĝojn laŭ detala plano kaj oni metas la eksplod-patronjn pro elektra eksplodo - (aŭ eksploda substanco eksplodigoj, la ŝnuroj).
- Oni - frue - fermas la truojn per papero kaj argilo.
- Oni metas en koro "surŝargon", kun tre granda eksploda forto.
- Oni uzis eksplod-planon kun sekvaj eksplodoj.
- Oni devas doni ekzaktan tempon pro la sekvaj eksplodoj.
- Oni lasas eksplodi nur la konturon.
- Oni havas nur linion de konturo.
- Oni lasas eksplodi nur la koron, oni havas nur grandan truon.
- Oni lasas eksplodi la ĉirkaŭaĵon de koro, oni havas tre grandan truon.
- Oni lasas eskplodi la reston kaj la stxonoj de konturo ankaŭ falas.
- La tunelo estas pli longa.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Libroj, artikoloj
- Hans Achermann, Grundlagen gewerblicher Sprengtechnik : Lehrmittel zur Vorbereitung auf die Prüfung für Sprengmeister mit Ausweis C : ( Sprengtechnik) / von Hans Achermann u.a.; Hg.: Ausbildungszentrum des schweizerischen Baumeisterverbandes Dietikon : Baufachverlag Zürich, 1982, IX, 219 Bl. ; 31 cm : Fig.; Tab. + ([Beilage]: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 S.) (AZ/SBV-Fachbuch) Faklibro de svisa ligo de konstruado estroj - SPRENGTECHNIK(Eksplodaĵa teĥniko); kun la - malnovaj - leĝoj: Sprengstoffgesetz vom 25.März 1977 - Sprengstoffverordnung vom 26.März 1980; 76 S.)' ISBN 3-85565-201-5 - La libro estas profesia lernlibro pro eksplod-estro kun svisa legitimacio de tipo C; la libro informas ankaŭ pri aliajn svisajn normojn kaj leĝojn pri eksplodaĵa teĥniko por publikaj laboroj, vojoj, tuneloj. Vidu la aktualajn leĝojn en reto-svisa SR, en eksteraj ligiloj.
- Dietrich Korth, germane, Eksplodaĵa teĥniko pro vojokonstruado en marĉo, pdf vidu en eksteraj ligiloj;
[redakti] Eksteraj ligiloj
- svisa leĝo pri eksplodaĵo - germane, france, itale
- produktoj pri eksplodaĵa teĥniko
- Faklibro Achermann ISBN 978-3-85565-201-3
- edkukado centro de svisaj konstruado-estroj Edukado pri legitimacioj de tipo A, B, C; diversaj fakedukadoj;
- diversaj libroj pri profesia edukado en konstruada profesio - germana lingvo
- Dietrich Korth "Einsatz der Sprengtechnik beim Verkehrswegebau durch Moorgebiete, TIEFBAU 1/2007, S. 21–26, Wissensportal der TU Dresden germane, Eksplodaĵo teĥniko pro vojokonstruado en marĉo)