Dietikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dietikon
Blazono de Dietikon
Komunuma Muzeo de la urbo Dietikon
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47°24′21″N 8°24′14″O  /  47.40583°N, 8.40389°O / 47.40583; 8.40389 (Dietikon)Koordinatoj: 47°24′21″N 8°24′14″O  /  47.40583°N, 8.40389°O / 47.40583; 8.40389 (Dietikon)
Nombro de enloĝantoj 23106
Areo 9,33 km²
Alteco 388 m super marnivelo
Poŝtkodo 8953
Komunumkodo 0243
Mapo de Dietikon

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dietikon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko. Kun 22'497 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) Dietikon estas la 5-a plej popolriĉa komunumo de la Kantono Zuriko post Zuriko, Vinterturo, Uster kaj Dübendorf. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de la urbo kreskis al 23106.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dietikon situas en la Limatvalo je la okcidenta bordo de la rivero ĉe la alfluo de la rivereto Reppisch al la Limato proksimume 10 kilometrojn okcidente de Zuriko.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dietikon limas nordo al Oetwil ĉe Limato, en nordoriento al Geroldswil, en orientnordoriento al Weiningen, en oriento al Unterengstringen, en orientsudoriento al Schlieren, en sudoriento al Urdorf, en sudokcidento al Bergdietikon (AG), kaj en nordokcidento al Spreitenbach (AG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dietikon troviĝas sur la plej malnova trajnlinio de Svislando inter Zuriko kaj Baden (Argovio), kiu hodiaŭ estas parto de la Zurika Trafik-Unio. En kvaronhora kadenco oni povas per regionaj trajnoj atingi la centro de Zuriko aŭ Baden. Dietikon estas ankaŭ rekte ligita al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno kaj Bazelo.

La urbo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 respektive la svisa aŭtovojo A3, kiuj apud Dietikon utiligas la saman vojon kaj disbranĉiĝas sudoriente de la urbo ĉe la Limatvala Aŭtovojkruco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dietikon estas industria urbo kaj sur ĝia teritorio troviĝas unu el la plej gravaj ranĝostacioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de Dietikon kaj en argovia enklavo la beneditkta Monaĥinejo Fahr ekzistas romiaj ruinoj.

La unua dokumenta mencio de Dietikon datiĝas el la jaro 1100 kiel Dietinchovin. [1]

Ek de la jaro 1989 Dietikon estas la ĉefurbo de la nove kreita distrikto Dietikon.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Ursula Fortuna: Dietikon en Historia Leksikono de Svislando (2005-04-12)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]