Eksterlandeca principo de usona juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eksterlandeco de usona juro estas la apliko de leĝoj voĉdonitaj en Usono al naturaj aŭ juraj personoj de aliaj landoj pro kelkfoje ege etaj ligoj kun Usono (ekz. uzo de usona valuto); ĝi kovras fakojn tiel diversaj, kiel kontroloj de eksportado el aliaj landoj al malpermesitaj landoj, persona impostado kaj lukto kontraŭ korupto[1].

Ĝi estas enkorpigita de la Usona Departmento de Justico.

Ĉefaj laborkampoj de apliko[redakti | redakti fonton]

Aro de leĝoj permesas al Usono interveni ekster sia teritorio en diversaj fakoj:

  • La embargo kontraŭ Kubo: la leĝo Helms-Burton
  • La lukto kontraŭ ŝtatoj subtenantaj teroristajn grupojn: Amato-Kennedy-juro
  • La batalo kontraŭ korupto en internaciaj transakcioj: la Foreign Corrupt Practices Act
  • Impostado: la Foreign Account Tax Compliance Act
  • La lukto kontraŭ terorismo: la Patriot Act
  • Librotenada kaj financa superrigardo: la Sarbanes-Oxley-juro

La eksterlandeca kontrolo plue plifortiĝis en 2018 danke al la Cloud-Act, kiu permesas al usonaj administracioj konsulti ciferecajn datumojn stokitajn eksterlande[2].

Diskutoj en fremdaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Francio[redakti | redakti fonton]

En 2014, kontrola raporto de la Delegitaro Parlamenta pri Informo (DPR), estrita de PS-deputito el Finistère Jean-Jacques Urvoas, mencias "spionadon ornamitan de la virtoj de laŭleĝeco". La eksterlandeco de la usona juro estas priskribita kiel "potenca instrumento de kapero" kaj deklaras, ke en 90% de la kazoj, temas pri eksterlandaj kompanioj, kiuj estas akuzataj de la Usona Departmento de Justico pri rompado de usona juro.
Laŭ la DGSI, "eksterlandeco rezultigas ampleksan varion de leĝoj kaj leĝaj mekanismoj, donantaj al la usonaj aŭtoritatoj la kapablon submeti eksterlandajn kompaniojn al siaj normoj, sed ankaŭ kapti iliajn scipovojn, malhelpi disvolvajn klopodojn de konkurencantoj de usonaj kompanioj, por kontroli aŭ monitori ĝenajn aŭ avidatajn eksterlandajn kompaniojn, kaj tiel generi gravajn financajn enspezojn."[3][4]

Parlamenta raporto transdonita al la ĉefministro Édouard Philippe en junio 2019 malgloras " detruantan armilon kiun (la usonanoj) uzas kontraŭ la cetero de la mondo, eĉ iliaj tradiciaj aliancitoj en Eŭropo ". La aŭtoroj de la raporto konstatas ke " Pluraj dekoj da miliardoj de dolaroj de monpuno estis postulataj (al fremdaj entoj) dum neniu el (iliaj akuzitaj pratikoj) havis senperan rilaton kun la teritorio de Usono" [5].

En aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la aplikado de la eksterlandeca principo de usona juro kongruas nur kun la usona juro. La internacia juro ne nepre agnoskas ties aplikon. Krome, tiu apliko estas ofta okazigo de diplomataj konfliktoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca parlamenta misio pri eksterlandeco de usona juro arkivo [PDF], Nacia Asembleo (Francio), 5-a de oktobro 2016 (franclingve)
  2. Raphaël GAUVAIN, Rétablir la souveraineté de la France et de l’Europe et protéger nos entreprises des lois et mesures à portée extraterritoriale, Parizo, Nacia Asembleo (Francio), 26-a de junio 2019, 101 p. (legi rete arkivo), p. 14 (franclingve)
  3. Usono spionas je Airbus laŭ la DGSI arkivo - La Dépêche, 14-a de novembro 2018 (franclingve)
  4. Spionado: la usonaj metodoj arkivo 13-a de novembro 2018 (franclingve)
  5. (franclingve) Eksterlandeco de usona juro : la grand rabo ĉe "La Tribune", 31-a de oktobro 2019.