Elĉerpiĝego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elĉerpiĝego, elbruliĝo, elbrula sindromo (angle Burnout) estas unuo de simptomoj, kiuj tuŝas plej ofte homhelpajn laboristojn. Ĝi aperas pro longtempa psiĥa, emocia ŝarĝo, streso, kaj la sekvoj estas fizika kaj emocia laciĝo, cinismo, depresio kaj/aŭ forlaso de la profesio.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

  • Korpa-spirita elĉerpiĝo, kiu ne malaperas eĉ kun plusaj ripozoj.
  • Sindona vivmaniero, certiga premo.
  • Malatento de la propraj spiritaj-fizikaj bezonoj.
  • Kresko de la maltolereco, plia sentemo je streso.
  • Perdo de ligo al interna mondo: ekz. ili sentas fremda la propran korpon.
  • Depresio, sento de interna malpleneco.
  • Ekstreme eĉ deziro de memmortigo.
  • En la interpersonaj kontaktoj aperas negativa, cinika, malbon-intenca komunikada stilo. Oni povas ankoraŭ rimarki malintereson, sen-emocian staton, retiriĝon, elĉerpiĝon aŭ trosenteman, defendan konduton.

Stadioj[redakti | redakti fonton]

  1. Stadio de idealismo
  2. Fazo de realismo
  3. Fazo de stagnado aŭ elreviĝo
  4. Fazo de frustriĝo
  5. Fazo de apatio/elĉerpiĝo kaj/aŭ forlaso de la profesio.

Plej tuŝitaj profesioj[redakti | redakti fonton]

  • Flegistoj (precipe ĉe mortantaj kaj/aŭ aĝaj malsanuloj)
  • Kuracistoj (ĉedomaj kuracistoj)
  • Psiĥiatroj
  • Instruistoj
  • Psiĥologoj
  • Pastroj
  • Socialaj laboristoj
  • Policisto
  • Klient-servistoj
  • Aliaj ekz. vikipediistoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]