El Cuervo de Sevilla
| El Cuervo de Sevilla | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Municipo | ||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Provinco | |||
| Distriktaro | Marisma | ||
| Municipo | El Cuervo de Sevilla | ||
| Loka registaro | Ayuntamiento de El Cuervo de Sevilla | ||
| Urbestro | Juan Garrido Lugo (IU) | ||
| Poŝtkodo | 41749 | ||
| Retpaĝaro | elcuervodesevilla.es | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 8410 [1] | ||
| Geografio | |||
|
|
36°51′N 6°20′U / 36.85°N, 6.333°UKoordinatoj: 36°51′N 6°20′U / 36.85°N, 6.333°U | ||
| Alto | 63 m | ||
| Areo | 31 km2 | ||
El Cuervo de Sevilla estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Sevilla, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 31 km2 kie loĝas 8410 geloĝantoj, do loĝdenso estas 271.3 loĝ./km2. El Cuervo de Sevilla situas je 83 km de la provinca ĉefurbo Sevilla.
La nomo de la vilaĝo signifas en la hispana "La korvo", kio videblas en la blazono.
Enhavo |
Nova municipo [redakti]
El Cuervo de Sevilla estis komunumo en la municipo Lebrija ĝis la 19-a de decembro 1992, kiam sendependiĝis kiel nova municipo[2]. Ĝi estas paso inter la provinco Sevilla kaj la municipo Jerez de la Frontera (provinco Cádiz). Fakte, la urbeto etendiĝas al la teritorio de Jerez, kun kelkaj loĝejoj ĉe strato Huerto del Juncal kaj parto de la avenuo Cádiz kaj la fervoja stacidomo. La geloĝantoj en tiuj stratoj estas alimunicipanoj, sed tamen ili ĝuas de la municipaj servoj de El Cuervo, danke al akordo inter ambaŭ municipoj.[3]
Demografio [redakti]
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 8410 geloĝantoj de la municipo El Cuervo de Sevilla estas 4128 inoj kaj 4282 viroj. En la 31-kvadratkilometra teritorio estas nur la samnoma urbeto, kie loĝas 8044 geloĝantoj, kaj aliaj 366 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 98, 53 inoj kaj 45 viroj, kaj mortis 43, 16 inoj kaj 27 viroj. Tiel la natura kresko estis 55 (0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 3439 homoj (40.9%).
Eksteraj ligiloj [redakti]
- El Cuervo de Sevilla - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj [redakti]
|
||||||||

