El Kazovszkij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Kazovszkij [kazovskij], ruse Елена Казовская [jelena kazovskaja] estis rusdevena hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto.

Dosiero:Kazovsky El (1948-2008) The Three Graces.jpg
"La tri gracioj" fare de El Kazovszkij

El Kazovszkij naskiĝis la 13-an de julio 1948 en Leningrado (nuntempa Sanktpeterburgo). Ŝi mortis la 21-an de julio 2008 en Budapeŝto.

Biografio

El Kazovszkij vivis en Hungario ekde 1965. Ŝi frekventis Belartan Ĉeflernejon inter 1970-1977, kie ŝi lernis pentradon precipe de György Kádár kaj Ignác Kokas. Krom la diversaj grafikaĵoj kaj pentraĵoj ŝi okupiĝis pri maskoj kaj kostumoj por teatraj prezentoj. Ŝiaj pentraĵoj jam troveblas ankaŭ en muzeoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)

  • teatraj maskoj kaj kostumoj
  • grafikaĵo por libro
  • pentraĵoj, ekzemple La tri gracioj; Dzsan-háromszög; Címerek (Blazonoj)
  • Dzsan-panoptikum (serio)

Fontoj