El Torno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Torno
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Valle del Jerte
Poŝtkodo 10617
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 988  (2009)
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 5° 57′ U (mapo)40.135555555556-5.9452777777778Koordinatoj: 40° 8′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Torno (Ekstremaduro)
El Torno (Ekstremaduro)
DEC
El Torno
El Torno
Situo de El Torno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Torno (Cáceres) [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Valo de Jerte vidata el El Torno
Torento de La Puria

El Torno (Reenejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Torniegos. La censita populacio en 2009 estis de 988 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

El Torno estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 769 m sur okcidenta deklivo al la valo; je 106 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 166 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 22 km².

Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de El Torno limas kun:

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de El Torno el 1900 al 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960
1209 1460 1427 1512 1734 1846 1584
1970 1981 1991 1996 1999 2005 2007
1315 1149 1047 1033 967 938 1012

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado. Kvankam ĉerizoj estas gravaj por la ekonomio de la vilaĝo, ankaŭ oni kultivas olivojn, fragojn kaj terpomojn, tiuj tre tradiciaj.

Lastatempe gravas la rura turismo, ĉr la vilaĝo situas je tre taŭga loko kiel rigardejo super la valo. El Torno posedas kelkajn kamparajn gastejon kaj turisman gastejon, nome Alberjerte, situa en la Plaza Mayor. Estas proksime multaj torentoj kaj naturaj lokoj taŭgaj por piedirado, naturobservado, birdumo, riskaj sportoj ktp.

Antropologie gravas kabanoj el ŝtono kaj la parolmaniero de la torniegos kiuj konservas purajn dialektajn trajtojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monumentoj al la gerilanoj kontraŭfrankismaj

La vilaĝo estis detruita dum la Hispana Milito de Sendependigo komence de la 19a jarcento pro la apogo de la loĝantaro al la rezistantoj kontraŭ la franciana reĝimo. Post la Hispana Enlanda Milito denove pro la ekzisto en la ĉirkaŭaĵoj de rezistantoj kontraŭ la reĝimo de Francisco Franco kaj apogo de la loĝantoj al tiuj, almenaŭ kvin vilaĝanoj estis mortpafitaj kaj lastatempe oni starigis monumenton al tiu gerilanoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika preĝejo de Nuestra Señora de la Piedad.
  • Monumentoj al la gerilanoj kontraŭfrankismaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de El Torno
Montaraj kabanoj, kelkaj el ŝtono, malkutime en la regiono
Floroj de ĉerizarboj
Ĉerizoj

Inter la kutimoj elstaras la festoj, inter kiuj elstaras la jenaj:

  • Sankta Luko, 18a de oktobro, oni buĉis kaprojn kaj oni ludis kun taŭroj en la placo, sed ne oni mortigis ilin. Oni ludis fluton kaj tamburon kaj oni kantis la jenon:

Ya viene san Lucas
el pijotero,
que nos llena la casa
de forasteros.
El pájaro ya vendrá,
ya vendrá el pájaro.
Ya viene San Lucas,
la pitarra también.
Mataremos la machorra
y pondremos la sartén.

  • Virgulino Nuestra Señora de la Piedad, 15a de aŭgusto. Tiu festo ne estis tiom tradicia, sed ĉar multaj vilaĝanoj elmigris kaj revenas somere, la dato plifaciligas la alvenon de elmigrintoj kaj aliaj loĝantoj el la valo. Gravas la religiaj ceremonioj kaj danco en la placo.
Preĝejo
  • San Sebastián Valeroso, Sankta Sebastiano la Kuraĝulo, 20a de januaro. Estis tradicia religia festo, sed oni vendis la ermitejon de tiu sanktulo kaj la festo ŝanĝis. La junuloj kiuj ĉiujare devis iri al armeo celebris la feston petante kontribuon al vilaĝanoj por manĝi kaj trinki. Oni kantis la jenan kanton, kiu estis nuntempe rekuperata de folkloraj grupoj, kiaj fama en la regiono Acetre:

El veinte de enero, cuando más hiela,
sale un capitán fuerte a poner bandera:
San Sebastián valeroso, fuerte soldado,
que a la cumbre del cielo fuiste alojado

La kanto memoras pri la kuraĝo de la sanktulo kiu estis ankaŭ soldato.

  • Karnavaloj, merkrede oni ludis falsan taŭrludon en la placo kie la taŭro estas junulo kaj la taŭrludistoj estas junulinoj.
  • Dum Sankta Semajnoj, religiaj ceremonioj.
  • Sankta Johano, 24a de junio, estis onidiroj pri bona sorto se oni kolektis herbojn frumatene, sed tion profitis trompuloj por timigi naivulojn (ĉefe junulinojn) maskite de fantomoj.
  • Brutobreda foiro, 1a de aŭgusto, en diversaj bienoj oni celebris merkatojn de bovoj kaj ĉevaloj, ĉe la vilaĝo de ŝafoj, porkoj kaj kaproj. Nun oni ne faras plu.
  • Los Santos, 1a de novembro, kun la ekskuzo de la celebro de la memoro de la mortintoj, la knaboj petis de domo en domo manĝajojn kaj tion oni manĝis posttagmeze ĉekampare.
  • Familiaj festoj estis la "matanza", tio estis la ceremonia buĉado de porko en decembro por provizio de viando por la tuta jaro.
  • Alia familia festo estis nuptoj, kiam oni kantis la jenon:

Vivan los recién casados
y el cura que los casó,
el padrino y la madrina
que a la iglesia los llevó.
Arribita, arribita
se crían flores,
y entre más arribita
más y mejores.
Más y mejores,niña'
más y mejores,
arribita, arribita
se crían flores.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Alia panoramo de la vilaĝo

(En la hispana)

  • Flores del Manzano, F., Historia de una comarca altoextremeña: el Valle del Jerte, Institución Cultural El Brocense, Salamanca, 1985.
  • Gutiérrez Macías, V., Retablo folclórico de la Alta Extremadura, Diputación Provincial de Badajoz, Badajoz, 1972.
  • García Mogollón, F. J., "Viaje por los pueblos del Valle del Jerte; El Torno", Diario Extremadura, 5 de octubre de 1987.
  • García Morgado, J., "Folleto sobre la leyenda del Tío Picote", en Izquierdo, A., El Padre La Calle, Madrid, 1948.
  • Pascual Madoz Ibáñez, Diccionario histórico-geográfico de Extremadura (tomo 4), Cáceres, 1955.
  • Sánchez Loro, D., Historias placentinas inéditas, Institución Cultural El Brocense, Cáceres, 1982.
  • Sayans Castano, N., Artes y pueblos primitivos de la Alta Extremadura, Plasencia, 1957.
  • Archivo Municipal de El Torno.
  • Archivo Parroquial de El Torno
  • Archivo Histórico Provincial de Cáceres, Real Audiencia de Extremadura, 1791
  • Mapa topográfico nacional de España, hoja n.º 575 y 598.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]