El Valle de Altomira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Valle de Altomira
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16510 • 16512
Politiko
Urbestro Antonio Fernández Odene
Demografio
Loĝantaro 232  (2016)
Loĝdenso 1,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 2° 46′ U (mapo)40.225277777778-2.76Koordinatoj: 40° 14′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 147,09 km² (14 709 ha)
El Valle de Altomira (Provinco Kvenko)
El Valle de Altomira (Provinco Kvenko)
DEC
El Valle de Altomira
El Valle de Altomira
Situo de El Valle de Altomira
El Valle de Altomira (Hispanio)
El Valle de Altomira (Hispanio)
DEC
El Valle de Altomira
El Valle de Altomira
Situo de El Valle de Altomira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Valle de Altomira [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

El Valle de Altomira [elBAje dealtoMIra] (La Valo de alta rigardejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas formata de tri vilaĝoj, nome Garcinarro, Jabalera [ĥabaLEra] kaj Mazarulleque [mazaruĜEke].[1] Garcinarro estas la plej granda kaj la municipa ĉefurbo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 232 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,58 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Valle de Altomira estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 801 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 147,09 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′31″N 2°45′36″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas renesanca preĝejo de la 16a jarcento en Garcinarro. En 1998 oni konstruis ermitejon nome de Sankta Sebastiano, Sankta Isidro kaj Sankta Kajetano en Garcinarro. La ermitejo estis konstruita pere de volontuloj de la vilaĝo kaj de donacoj de la lokanoj. Estas bona rigardejo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro de la domaroj falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉi tie, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe El Valle de Altomira kie oni alvenis al la nunaj 232.

La municipo estis kreata en 1970 pere de la volonta unuiĝo de la municipoj Garcinarro, Jabalera kaj Mazarulleque. Dekomence oni adoptis la nomon de Puebla de Don Francisco honore al Francisco Ruiz-Jarabo, kiu estis ministro dum la diktaturo de Franco, kaj estis naskiĝinta en Garcinarro.​[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]