Salinas del Manzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salinas del Manzano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16317
Politiko
Urbestro María Ángeles Castillo Cantos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 90  (2016)
Loĝdenso 2,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 1° 33′ U (mapo)40.088611111111-1.5541666666667Koordinatoj: 40° 5′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 1 145 m [+]
Areo 33,65 km² (3 365 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Salinas del Manzano (Provinco Kvenko)
Salinas del Manzano (Provinco Kvenko)
DEC
Salinas del Manzano
Salinas del Manzano
Situo de Salinas del Manzano
Salinas del Manzano (Hispanio)
Salinas del Manzano (Hispanio)
DEC
Salinas del Manzano
Salinas del Manzano
Situo de Salinas del Manzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salinas del Manzano [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Salinas del Manzano [saLInas del manZAno] (Salejoj de la Pomarbo, kio aperas en la supra dekstra kvarono de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La lokano nomiĝas "salinero". La censita loĝantaro en 2016 estis de 90 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,67 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Salinas del Manzano estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,145 m super marnivelo. Ĝi distas 82 km el Kvenko, 67 km el Teruel, 170 km el Valencio, 248 km el Madrido, 498 km el Barcelono.

La areo de ties teritorio estas de 33,65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′19″N 1°33′15″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas jam aludo en dokumento de 1211, sed laŭ nomo de Fuente del Manzano. Aludo al la salejoj laŭ nomo de El Salero estas de dokumento de 1187. Estis islama epoko el la 10a al la fio de la 12a jarcento.

Komence de la 19a jarcento, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis geriloj kontraŭ la franca okupado. En 1836, 1839 kaj 1840 okazis konfliktoj pro la Karlismaj Militoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Salinas del Manzano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Salinas del Manzano kie oni alvenis al la nunaj 90.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]