Pinarejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinarejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16622
Politiko
Urbestro María del Carmen Navarro Requena (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 239  (2013)
Loĝdenso 3,87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 2° 25′ U (mapo)39.615555555556-2.4233333333333Koordinatoj: 39° 37′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 882 m [+]
Areo 61,82 km² (6 182 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinarejo (Provinco Kvenko)
Pinarejo (Provinco Kvenko)
DEC
Pinarejo
Pinarejo
Situo de Pinarejo
Pinarejo (Hispanio)
Pinarejo (Hispanio)
DEC
Pinarejo
Pinarejo
Situo de Pinarejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinarejo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Pejzaĝo kaj supre la vilaĝo
Pinarejo, antikva muelejo
Rekonstruita antikva muelejo, nune kulturdomo

Pinarejo [pinarEĥo] (pinareto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas pinarejero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 239 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,87 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Pinarejo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la suda parto de la Provinco Kvenko, je averaĝa altitudo de 882 m kaj minimume 798 m kaj maksimume 959 m; je 71,4 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 106 km el Albacete, je 164 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 207 km el Valencio, kaj je 546 km el Barcelono. La areo de ties teritorio estas de 61.82 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′56″N 2°25′24″O.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Pinarejo super 1,200 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pinarejo kie oni falis al la nunaj 239. Iam la senlaboraj kamparanoj elmigris al Andaluzio vintre por labori en la rikoloto de olivoj. Nune ili elmigras al Valencio kaj al la insulo Ibiza por labori ĉefe en gastejaro.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis pli el maldekstraj partioj ol el dekstraj. Ekde 1995 estas urbestrino María del Carmen Navarro Requena de la socialisma partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]