El año de la furia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El año de la furia
filmo
Originala titolo El año de la furia
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2021
Ĝenro filma dramo
Kameraado Daniel Aranyó
Reĝisoro(j) Rafa Russo
Loko de rakonto Montevideo
Rolantoj Alberto Ammann • Joaquín Furriel • Daniel Grao • Martina Gusmán • Sara Sálamo • Maribel Verdú • Paula Cancio • Miguel Ángel Solá
IMDb
vdr

El año de la furia [eLAnjo delaFUrja] (La jaro de la kolero) estas hispan-urugvaja drama filmo de 2021 reĝisorita de Rafa Russo, kaj ĉefrolulita de Maribel Verdú kaj sudamerikaj aktoroj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kun agado okazanta en la Montevideo de 1972, unu jaron antaŭ la puĉo de 1973, la intrigo sekvas la vivon de kelkaj roluloj: nome la scenaristoj de televido Diego kaj Leonardo, la militisto kaj torturisto Rojas, la prostitutino Susana, la hispana kontraŭfrankistino kaj gastejistino Emilia, kaj ŝia filino, la politika aktivulino Jenny.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La aktorino Maribel Verdú.
  • Maribel Verdú kiel Emilia.
  • Alberto Ammann: Diego
  • Joaquín Furriel: Leonardo
  • Daniel Grao: Rojas
  • Martina Gusmán: Susana
  • Sara Sálamo: Jenny
  • Paula Cancio: Lidia
  • Miguel Ángel Solá: Silveira

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Página|12 (14a de decembro 2021). «"El año de la furia": la antesala del horror en Uruguay | Por HBO Max». PAGINA12. Konsultita la 30an de aprilo 2023.
  2. Valladolid), JESÚS JIMÉNEZ (28a de oktobro 2020). «'El año de la furia', la amistad y el amor en tiempos de la dictadura uruguaya». RTVE.es. Konsultita la 30an de aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El año de la furia en la hispana Vikipedio.