Eldonejo-librejo Sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva eldonejo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo).
Katalogo de Eldonejo-librejo Sonorilo, proksimume en 1990.

Sonorilo estis Esperanto-eldonejo kaj -librejo fondita la 30-an de junio 1962. Ĝi estis registrita kiel "asocio sen profitdona celo" en la Belga Ŝtatgazeto de la 5-a de julio 1962 (akto 3229, paĝo 1180)[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la eldonejo kaj librejo Sonorilo estas forte ligita kun la historio de Belga Esperanto-Federacio, kiu estis fondita en la sama jaro 1962, kiel kupola organizaĵo de la tutŝtata Belga Ligo Esperantista kaj la flandra Flandra Ligo Esperantista. Tiuj asocioj ambaŭ havis sian propran eldonejon kaj librejon, nome respektive la asociojn Belga Esperanto-Instituto kaj Flandra Esperanto-Instituto. En tiu spirito de unuiĝo oni decidis kvazaŭ kunfandi tiujn ĉi institutojn al unu nova. Ĝi ricevis la nomon Eldonejo-librejo Sonorilo, kiel memorigon al la unua Esperanto-revuo en Belgio: Belga Sonorilo.

Starigintoj de la asocio estis Maurice Jaumotte (prezidanto de Belga Esperanto-Instituto), Gerard Debrouwere (prezidanto de Flandra Esperanto-Instituto), Roger Iserentant kaj Jules Verstraeten. La sidejo estis en Blankenbergsesteenweg 72 en Bruĝo. La malnovaj, sed plu silente ekzistantaj institutoj pruntedonis al la asocio Eldonejo-librejo Sonorilo librojn en valoro de po 50 000 belgaj frankoj.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

La asocio eldonis i.a.:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Sonorilo, 54-a jaro, n-ro 5, septembro-oktobro 1962, p. 75.