Flandra Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Flandra Esperanto-Instituto estis flandra eldonejo de Esperanto-libroj kaj -kursoj. Ĝi estis fondita la 30-an de novembro 1930 de Juliette Terryn, Gerard Debrouwere kaj Albert Cognie[1]. La akcioj de FEI ne donis rentumon. La profitoj servis por la Esperanto-informado[2].
La instituto estis kunfandita kun Belga Esperanto-Instituto en la jaro 1962, kiuj pluvivis en la nova asocio sen profitdona celo Eldonejo-librejo Sonorilo.
[redakti] Eldonoj
Inter la eldonoj de Flandra Esperanto-Instituto ni citas:
- Elektitaj noveloj de Lode Baekelmans (1931-1933)
- Kia miksaĵo de F.V. Dorno (1938)
- Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto de Petro Stojan (1953)
[redakti] Referencoj
- ↑ La statutoj aperis en la Belga Ŝtatgazeto de la 20-a de dec. 1930, akto 1272 kaj en Flandra Esperantisto, marto 1931, p. 137.
- ↑ Artikolo 7 de la Statutoj.