Eldonejo Dr. Oetker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dr. Oetker Verlag
Dr. Oetker Verlag

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita 1950
Sidejo Bielefeld
TTT eldoneja retejo
vdr

La eldonejo Dr. Oetker - germane Dr. Oetker Verlag - estas germanlingva libroeldonejo precipe de kuirlibroj. Ĝi fondiĝis en 1950 kaj havas sian centran sidejon en Bielefeld. La firmao estas "aldonaĵo" al la kroma programo de la firmao Dr. Oetker, kiu ekde la fino de l a19-a jarcento produktas kuirajn helpaĵojn kaj helpilojn, ekzemple miksaĵojn por farado de pudingoj kaj kukoj. Dekomence dorsflanke de la nutraj produktaĵoj presiĝis koncernaj receptoj rilate al la vendataj produktaĵoj. Rapide aldoniĝis la unuaj senkostaj receptaj broŝuretoj, kiuj disdoniĝis en milionoj da ekzempleroj. En 1911 libroforme aperis la unua firmaa receptaro: la libro "Dr. Oetker Schulkochbuch" ("lerneja kuirlibro de Dr. Oetker") ricevis legendan renomon kaj ofte nomatis la germanlingva "biblio de kuirado". Laŭ eldoneja informo la "lerneja kuirlibro" vere iĝis la dua plej grandkvante presata germanlingva libro post la Biblio, kaj en multaj familioj simile kiel biblio pludoniĝas de unua al sekvaj generacioj.[1] En 1930 eldoniĝis plia klasikiĝinta libro, la verkaĵo Backen macht Freude ("bakado ĝojigas"), kiu iĝis la plej sukcesa germanlingva libro pri bakado de la 20-a jarcento.

Por pli facila librovendeja distribuo de tiam jam grandkvante produktitaj libroj de la fimao, en 1950 fondiĝis propra libroeldonejo. Per sia eksterordinare vasta gamo da diversspecaj kuirlibroj la eldonejo iĝis unu el la tutmonde plej konataj kuirlibraj produktejoj, kaj samtempe havas la renomon esti unu el la plej novemaj. La programo influiĝis per prezento de la kuirartoj de multaj kulturaj regionoj tutmonde, de novaj sociaj movadoj kiel vegetaranismo kaj veganismo, de la kreskiĝanta socia konscio pri pli sana nutrado, pli reduktema je ekzemple graso, kolesterolo aŭ industria sukero, kaj ankaŭ antaŭe ne aŭ malpli uzitaj kuiraj metodoj kiel krad-rostado, fritado aŭ la uzo de mikroondiloj influis la kuirlibraron.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. firmaa memprezento en la eldoneja retejo (germane). Arkivita el la originalo je 2013-01-14. Alirita 2013-01-14.