Elefanta fiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elefanta fiŝo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Poliodontedoj Polyodontidae
Genro: Psephurus
Specio: P. gladius
Psephurus gladius
(Martens, 1862)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La elefanta fiŝo (Psephurus gladius) el la ordo de acipenseroformaj kaj familio de poliodontedoj vivas ĉefe en la riveroj Jangzio, Ĉjantang kaj la malsupra parto de la Flava Rivero en Ĉinio. Ĝi iam vizitas grandajn lagojn ĉe la menciitaj riveroj. Ĝi longas pli ol 2 metrojn kaj pezas ĝenerale 500 kg. Ĝi kun longa kapo, granda kaj arkforma buŝo kaj fleksebla mandiblo malsupra estas korpe navetforma kaj plata en la antaŭa parto kaj pli dika ol larĝa en la malantaŭa parto. La dentoj estas akraj, ĉe la buŝo estas paro da mallongaj tentakloj. Ĝiaj okuloj estas malgrandaj, dum la brankoj grandaj. Ĉar ĝiaj grandaj operkuloj tre similas al elefantaj oreloj kaj ĝia longa buŝo similas al rostro, oni nomas ĝin elefanta fiŝo. Ĝia korpo estas glata kaj senskvama, aŭ kun iom da restaĵoj de degenerintaj skvamoj. Ĝiaj flank-linioj estas kompletaj kaj etendiĝas ĝis la supra folio de la malrekta "vosta naĝilo. La supra vosta naĝilo, kun 8 ostpecoj rombformaj, estas pli longa ol la malsupra. Ĝiaj kapo, dorso kaj vosta naĝilo estas blugrizaj, kaj la ventro blanka.

La elefantaj fiŝoj estas raraj animaloj propraj al Ĉinio kaj ankaŭ la plej grandaj fiŝoj dolĉakvaj en la mondo, vivantaj en la meza kaj malsupra tavoloj de la rivero. Ili estas tre ferocaj kaj lertaj en naĝado, manĝas ĉefe alispecajn fiŝojn kaj ankaŭ salikokojn kaj kankrojn. Ili frajas marte kaj aprile en la supra parto de Jangzi-rivero. La maturiĝinta ovario prezentiĝas malhelgriza. La ova diametro longas ĉ. 2,7 mm. La femala fiŝo, 30-35 kg peza, povas enteni 200 000 ovojn.