Elizabeth Hogg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Hogg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1889 (1889-01-29)
Morto iam en la 20-a jarcento, detaloj mankas
vdr

Elizabeth HOGG estis angla instruistino kaj esperantisto, naskiĝita la 29an de januario 1889 en Liverpool, Britio. Hogg enkondukis Esperanton en lernejon, en kiu ŝi instruis, kaj raporto pri tio, la Eksperimento de Eccles, estis tradukita en multajn lingvojn. Ŝi ankaŭ verkis artikolojn pri instruo de Esperanto al infanoj, kaj ĉeestis la Internacian Konferencon de Esperanto-Instruistoj en Ĝenevo, Svislando, en 1921.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • La Eksperimento de Eccles kun notoj pri la instrumetodo,. Kolekto de B. E. A., n. I . Eld. Brita Esperanto-Asocio, London, 1922? 24 paĝoj 12,5 X 18 cm.
Citaĵo
 Niaj anglaj amikoj havis la bonegan ideon publikigi la detalan priskribon pri la eksperimento kiu okazis en 1916-1917 en la « Green Lane Council School » de Eccles. Tie oni unuafoje faris seriozan provon pri instruado de nia limgvo al infanoj. 200 infanoj de la plej altaj klasoj partoprenis en la eksperimento, kiu havis la plej brilan rezultaton. La libreto estas sendube valorplena por ĉiuj, kiuj sin okupas pri la eduka kaj socia utileco de Esperanto. Ĝi ankaŭ estis bonega dokumento ĉe la okazinta, internacia konferenco en Genève. 
— F.D., Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj[redakti | redakti fonton]