Emil Kołodziej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Kołodziej
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Emil KOŁODZIEJ estis pola esperantisto, honora prezidanto de Filio de Pola Esperanto-Asocio en Chorzów. Esperantistiĝis en 1911, sekve travojaĝis Mezeŭropon kaj gvidis Esperanto-kursojn en diversaj urboj. En 1920, reveninte hejmen, Kołodziej estis kunfondinto de Societo de E-Amikoj en Katowice, kies prezidanto li estis ĝis 1925. En la sama jaro, post fondiĝo de E-Societo en Chorzów (li estris ĝin ĝis 1938), Kołodziej iĝis delegito de UEA. En la jaroj 1926–1938 li prezidis la Esperantistan Ligon en Silezio. En la 29-a Universala Kongreso en 1937 oni aljuĝis al li arĝentan jubilean stelon.

Post la 2-a mondmilito li denove aktive laboris por Esperanto: en 1956 li estis unu el la refondintoj de la Esperanto-Societo en Chorzów. Ĝis 1960 li estis ĝia prezidanto, elektita unuanime[1]


Referencoj[redakti | redakti fonton]