Emil Vidéky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Vidéky
Persona informo
Naskonomo Vidéky Emil
Naskiĝo la  18-an de februaro 1879(nun 1879-02-18)
en Hungario Budapeŝto
Morto la 12-an de novembro 1960
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Emil Vidéky [vidEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidéky Emil estis hungara inĝeniero, profesoro.

Emil Vidéky [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1879 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Vidéky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1900. Post siaj studoj li estis asistanto samloke apud Emil Schimanek, en 1913 li estis nomumita privata profesoro. En 1935 li pensiuliĝis, en 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis konstante pri dentradoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fogaskerekek (Dentradoj) (1911), - disertaĵo
  • Bericht über Kugel- und Rollenlager (1923)
  • The rationalisation of gear cutting… (I – III.) (1933)
  • Complement of goniometry and projective relativenesses in the involute geometry (1958)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.