Emily Brontë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emily Brontë
Naskiĝo 30-an de julio 1818
en Thornton, Yorkshire, Anglio
Morto 19-an de decembro 1848
en Haworth, Yorkshire, Anglio
Nacieco anglino
Sukcesis kiel verkistino
Artista nomo Ellis Bell
Artista celigo fantaziaj rakontoj, romanoj
Reprezentaj verkoj Wuthering Heights
vdr

Emily Jane BRONTË (naskiĝis la 30-an de julio, 1818, mortis la 19-an de decembro, 1848) estis angla verkistino.

Ŝi naskiĝis en Thorton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Anne kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.

En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemaron Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Emily, kiu faris la plej grandan kontribuon al tiu ĉi kolekto, aperis kiel "Ellis BELL".

Ŝia ĉefverko, la romano Wuthering Heights, aperis en la jaro 1847. Kvankam ĝi siatempe rikoltis akrajn kritikojn, ĝi ekde la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento trovas vastan agnoskon kaj grandan respekton.

Brontë, kies sano estis malfortigita pro prema familia vivo, mortis en 1848 en Haworth, Yorkshire.

En Esperanto aperis

Al la imago <poemo> ; Diru, diru <poemo> ; Memoremo <poemo> / Emily Brontë. - En: Angla antologio ; p.107 - 110, vol. 2

Eksteraj ligiloj