Endre Ady
ADY Endre estis unu el la plej grandaj hungaraj poetoj. Li naskiĝis la 22-an de novembro 1877 en komunumo Érmindszent, hodiaŭ Adyfalva (rumana nomo: Ady Endre), kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de januaro 1919. Li estis la pli aĝa frato de Lajos Ady.
En Esperanto aperis
Ĉe Tibisko-bordo ; La animoj lazitaj ; Konservi vin... ; Batalo kun la Grandsinjoro ; Plori, plori, plori ; Antaŭ Princo Silent' ; Alflugis la pavo... ; Neĝmontoj kaj Riviero ; Kanto de hungara jakobeno; La stelo de steloj ; Post maja pluvego ; Rememoro pri nokto somera ; Admono al la gardantoj ; Kanto kronika en 1918 ; Morto de la naciismo ; Hungara problemo / Trad. Rados Péter András, Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi, Imre Baranyai, Vilmos Benczik. – En: Hungara antologio ; p.153 - 164
Endre Ady 1877-1919 / [tr.: P. Rados; K. Kalocsay; M. Fejes; I. Baranyai]. – Budapest: Instituto por Kulturaj Interrilatoj ; Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 39 p. ISBN 963-571-025-7
La morto de la ĉielarko : elektitaj poemoj kaj artikoloj. – Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 87 p. (Libroserio 2)
ISBN 9635710281
Citaĵo
"Mi volas plu havi vin – tial mi elektas por gardi vin la plibeligan malproksimon." (Citita de Ferenc Szilágyi en Tiel okazis aŭ Mistero minora, p. 34 de la eldono de Kopenhago 1958)
Framasono
Li ekmembriĝis al framasona asocio en 1912 kaj estis membro dum 7 jaroj. Li vizitis kunsidojn nur 4-foje en tiu periodo, unufoje pro la ekmembruiĝo kaj dufoje pro la pago de la membrokotizo. Do li fakte neniam estis vera framasonisto.
Eksteraj ligiloj
- Ady Endre levelei (korespondado de E. A., hungare)
- kelkaj poemoj en la hungara kaj en angla traduko
- alia paĝo kun poemoj en la hungara kaj en angla traduko
- biografio kaj poemoj de li tradukitaj al la angla lingvo
- http://magyar-irodalom.elte.hu/sulinet/igyjo/setup/portrek/ady/dukaff.htm
- http://www.literatura.hu/irok/xxszazad/eulira/ady.htm
- http://www.mek.iif.hu/porta/szint/human/szepirod/magyar/ady/
- http://magyar-irodalom.elte.hu/sulinet/igyjo/setup/portrek/ady/aeelet2.htm
- http://www.dntcj.ro/muvelodes/98ja25.htm
- La morto de la ĉielarko
- Plori, plori, plori