Energia transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni jam kalkulis, ke per sunĉeloj kaj ventocentraloj oni povas kovri la energian bezonon de la homaro. Por tio necesas konstrui instalaĵojn sur la marbordoj, dezertoj, montaroj ktp. La tiel gajnita energio kostus ĉ. 4-5-oble pli ol la ĝisnunaj, tiel – pro manko de politika volo – oni devas atendi la malpliiĝon de la fosiliaj energioportantoj, ĝis ties prezoj altiĝas 4-5-oble, tiel ke la regeneriĝaj energioj estos konkurenckapablaj. Ĝis tiam multaj ŝtatoj finance apogas uzadon de tiuj energiofontoj.

La alia afero, kiu instigas la uzadon de renoviĝebla energio, estas la forceja efiko. La uzo de renoviĝanta energio ellasas ne pli da karbona dioksido (ĉe bruligo de biomaso) ol ĝi konsumas.

La vera alternativo, aldono al la renoviĝeblaj energioj estas la nuklea kunfandiĝo (fuzio), kies realiĝon oni prognozas je la dua duono de la 21-a jarcento.

Multaj landoj efike agadas por la disvastiĝo de la renoviĝeblaj energifontoj, ekzemple en Novzelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomazo.