Enkarniĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto enkarniĝo signifas la kristanan doktrinon, ke Jesuo Kristo estas samtempe la vera kaj sentempa filo de Dio kaj vera homo, kiu naskiĝis en Betleĥemo en la unua jarcento. Laŭ ortodoksa doktrino Kristo havas du esencojn (la homan kaj la dian), sed estas nur unu persono. Herezoj do estas

  • la arianisma doktrino, ke li estis nur homo, kiu fariĝis Mesio per lia grandega boneco,
  • la docetisma doktrino, ke li estis dia avataro sen vera homa karaktero.

La Kredo de Sankta Atanasio bonege klarigas tiun ortodoksan doktrinon, kaj klarigas ankaŭ ke la enkarniĝo "ne estis la igo de Dio en karnon, sed la preno de homeco en Dion."

Spiritismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ spiritismo la vorto enkarniĝo signifas ekprenon de nova korpo fare de la animo[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]