Entombigo de vivanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la entombigo de vivanto kiel ekzekuta metodo ekzistas atestoj el la romia epoko. La morton kaŭzas plej ofte manko de aero, sufoko, asfiksio, dehidratiĝo. Ĝin gravigas paniko kaj ekstrema klaŭstrofobio.

Ĉar oni kelkfoje trovis skrapajn spurojn sur interna flanko de ĉerko, oni ĉiam timas la entombigon de vivanto. Por eviti neintencan entombigon de vivanta homo, oni kelkfoje metis fadenon en la ĉerkon, ligitan al tintilo por averti eksterulojn, ke ankoraŭ estas vivo en la supozita mortinto. Oni rakontis ankaŭ ke en antikva Egiptio kelkaj faraonoj ordonis mortigan sistemon por tiuj kazoj, por ke la "reviviĝinta" mortinto eventuale povu enpace esti "remortigita".