Epiĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epiĥorio respektive epizooĥorio estas la disvastigo de semojfrukto fare de bestoj. La semo aŭ frukto de la plantoj fiksiĝas je la surfaco de la besto. La tiel disvastigantaj plantoj nomiĝas bestdisvastiguloj. La epiĥorio estas speciala formo de la zooĥorio. La semoj kaj fruktoj de la plantoj devas havi konvenan ecojn por ebligi tiun disvastigon.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Frukto de la alkroĉa galio sub REM, pligrandigo 40oble
Frukto de la alkroĉa galio sub REM, pligrandigo 100oble
Frukto de Uncarina ankaranensis
  • La unua metodo estas la alkroĉo de la frukto ĉe la pelto de la besto. La ŝelo havas specialan econ por garantii la alkroĉon.
  • nespecialigita metodo uzas kelkaj marĉ- kaj akvoplantoj, kies diasporoj drivas sur la akvosurfaco kaj estas transportataj de akvobirdoj. La diasporoj estas tiom malpezaj, ke ili povas drivie sur akvo kaj fiksiĝas ĉe la piedoj de la bestoj.
  • kelkaj plantsemoj adhezias al humidaj surfacoj. Plantoj kun tiu disvastigometodo (Hidroepizooĥrio) estas nomataj adheziaduloj. Ĉe la akvolentoj la tuta planto estas transportata, ĉar ĝi nur estas eta (0,5 ĝis 1,5 mm) .
  • alia metodo estas la alkroĉado al la hufoj de bestoj. Tiu varianto estas uzata ekzemple de Harpagophytum procumbens. Tiu planto kreskas en stepoj kaj dezertoj.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la Epizooĥorio[redakti | redakti fonton]

Epizooĥorio estas efika ebleco disigi semo, ĉe kio la planto ne bezonas oferti al la transportanta besto plusvaloron en formo de karbonhidratoj, proteinoj, aŭ grasoj male al la Endozooĥorio. Alia avantaĝo estas la relatuve grandaj distancoj kaj perr tio rapida pligrandigado de la habitato. Ekstrema ekzemplo estas la Macquarie-insulo, kiu troviĝas 950 km sude de Novzelanfo. Sur la insulo ĉiuj 35 ekzistantaj specioj estas enkondukitaj pere de Epizooĥorio, verŝajne en la plumaro de birdoj. Alia kialo por la granda distanco estas, ke la disvastigo per epizooĥorio ankaŭ okazas ĉe rabobestoj, kiuj travagas pli grandan areon al plantmanĝantoj.

Malavantaĝoj estas, ke la metodo estas veterdependa, precipe se temas pri adhezia disvastigo. Devas esti humida, alikaze la semoj ne fiksiĝas al la besta korpo