Epilao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epilao
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Neleo
Patrino Chloris
vdr

Epilao (antikve-greke ἘπίλαοςEpilaos) estas en la greka mitologio filo de pilosa reĝo Neleo kaj lia edzino Ĥloriso.

El la rilato de la reĝo Neleo kaj lia edzino Ĥloriso naskiĝis dek tri infanoj, filino Pero kaj filoj Epilao, Taŭro, Asterio, Pilaono, Deimaĥo, Alastoro, Eŭribio, Frasio, Eŭrimeno, Eŭagoro, Periklimeno kaj Nestoro.

Ĉar Neleo estis aliancano de elisa reĝo Aŭgio kaj ne volis purigi heroon Heraklon, kulpigitan pro murdo de Ifito, Heraklo Piloson atakis kaj Epilao, kiel ankaŭ liaj fratoj kaj patro en la batalo falis. Sed ilia gento ne forpereis, ĉar la plej juna frato de Epilao, Nestoro, pro sia juneco batalon ne partoprenis kaj poste transprenis en Piloso la reĝan sceptron. Post jaroj Nestoro, kiel la plej aĝa aĥaja estro, famiĝis en la Troja milito.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epilaos en la ĉeĥa Vikipedio.