Episkopujo de Dol
La episkoplando de Dol (latinlingve : dioecesis Dolensis) estis malnova diocezo de la Romkatolika Eklezio en Francio.
Ĝi estis unu el la naŭ historiaj diocezoj aŭ episkoplandoj de Bretonio. La teritorio de la diocezo respondis al la Lando de Dol kaj la episkopejo estis en Dol-de-Bretagne.
Historio
Ĝia ekzisto estas atestita ekde la 6-a jc, kaj la tradicio atribuas ĝian fondiĝon al sankta Samsono. Ĝi tenas sian riĉecon de la volo de la reĝoj Nevenoeo kaj Salomono, kiuj volis certigi religian aŭtonomecon al Bretonio, ĝis tiam ligita al la eklezia provinco de Tours, kaj favoras la altigon de Dol al ĉefepiskoplando en ĉirkaŭ 848.
La nova eklezia provinco enhavis la malnovajn diocezojn de Vannes, Quimper, Léon kaj Alet, same kiel la novajn diocezojn de Dol, Saint-Brieuc kaj Tréguier.
Sub la franca Revolucio
Okaze de la kreo de la departementoj, la paroĥoj de la dekanlando de Dol estas enigitaj en la departemento Ille-et-Vilaine ; tiuj de la dekanlando de Lannion, dividitaj inter la departementoj Côtes-du-Nord kaj Finistère ; tiuj de la escepto de Saint-Samson, enigitaj en la departemento Eure. La 13-an de februaro 1880, la ĉefepiskoplandoj de Rennes estis permesitaj aldoni al sia titolo tiun de episkoplando de Dol.
Ĝi estis la episkoplando de Francio, kiu havis la plej grandan nombron da enklavoj en aliaj episkoplandoj, 49 de la 96 paroĥoj konsistigis 33 enklavojn kaj en Bretonio kaj en Normandio (kiel la escepto de Saint-Samson)[1].
Subdividoj
La epioskoplando de Dol estis sia propra ĉefdiakonlando, entenis antaŭ la Revolucio 90 paroĥojn kaj 7 subparoĥoj en Bretonio kaj 4 paroĥoj de Normandio disigitaj sur 7 dekanlandoj :
- Dol, ariganta la paroĥojn ĉirkaŭ la abatejo-episkopejo kaj la enklavoj de la episkoplando de Rennes
- Bobital, ariganta la enklavojn de la episkoplando de Saint-Malo
- Coëtmieux, ariganta la enklavojn de la episkoplando de Saint-Brieuc
- Lanvollon, por la restantaj enklavoj de la episkoplando de Saint-Brieuc
- Lannion, ariganta la enklavojn de la episkoplando de Tréguier
- Lanmeur, por la restantaj enklavoj de la episkoplando de Tréguier, tiu de la episkoplando de Léon kaj tiu de la episkoplando de Kernevo
- la escepto de Saint-Samson, ariganta la enklavojn en Normandio
Notoj kaj referencoj
- ↑ La carte des diocèses de France avant la Révolution, Jacques Dubois, Annales. Économies, Sociétés, Civilisations, 1965, volumo 20, numero 4, pp. 680-691, legi el la reto
Eksteraj ligiloj
- angle diocezo Dol sur www.catholic-hierarchy.org
- angle diocezo Dol sur www.gcatholic.org
- angle Georges Goyau, « ĉefdiocezo Rennes », Katolika Enciklopedio, vol. 12, Nov-Jorko, kompanio Robert Appleton, 1911
|