Erich Ludendorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Ludendorff

Erich LUDENDORFF estis germana generalo (n. 1865. Kruszewnia- m. 20-an de decembro 1937, Munkeno)

Li aliĝis al la armeo kiel leŭtenanto en 1882, iĝis komandanto de la 39-a regimento en 1913, brigada generalo en 1914.

Li batalis dum la unua mondmilito en la orienta fronto (ekz,. en la Batalo de Tannenberg), fine de la milito Ludendorff decidis pri la germanaj milita strategio kaj politiko. Li kapjesis al senliga submarŝipa milito, kiu kaŭzis ekmiliton de Usono. Li apogis reveturon de la rusaj bolŝevikoj en 1917, tiel esperante pacon oriente. Ludendorff ekis ofensivon en la okcidenta fronto (21-an de marto 1918), sed tio kolapsis, li abdikis (16-an de oktobro 1918).

Post la milito - pro revolucio en novembro 1918 - li veturis al Svedio kaj revenis en 1919 al Germanio kaj setlis en Ludwigshöhe. Ludendorff partorpenis en puĉoj de Wolfgang Kapp (1920) kaj Adolf Hitler (1923)

Li poste aliĝis al la nacisocialisma partio, estis parlamentano (1924-28).

Li nomumis sin al prezidenteco en 1925, sed Hitler instigis je baloto por Hindenburg antaŭ la dua raŭndo. Tiel Ludendorff tiriĝis el la balotado.

Post la fiasko li retiriĝis kaj vidis ĉie framasonistojn, judojn, jezuitojn kiuj fiaskigis venkon de Germanio.

Hitler nomumis lin en 1927 framasonisto kaj la nazioj malpermesis aperigon de gazeto fondita de Ludendorff (1933) kaj la Asocion de Tannenberg.

La nazioj provis lin uzi en 1934 en propagando, sed li rifuzis tion.